Veronika Ĉerkasova
Veronika Ĉerkasova | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Вераніка Чаркасава | ||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1959 en Minsko | |
Morto | 20-an de oktobro 2004 (45-jaraĝa) en Minsko | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Tombo | cimetière de Kalodzichtsy (fr) vd | |
Lingvoj | belorusa vd | |
Ŝtataneco | Belorusio vd | |
Alma mater | Fakultato de Ĵurnalismo de la Belorusa Ŝtata Universitato vd | |
Familio | ||
Patro | Anatoly Pavlovich Cherkasov (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Veronika Ĉerkasova (beloruse Вераніка Анатольеўна Чаркасава, ruse Вероника Анатольевна Черкасова; naskiĝis la 12-an de januaro 1959 en Minsko, murdita la 20-an de oktobro 2004 samloke) – belorusa ĵurnalistino.
Ŝi estis ĵurnalistino de opoziciaj gazetoj – "Belorusskaja Delovaja Gazeta" (90-aj jaroj), "Belorusskaja Gazeta" (1995–2003), "Salidarnasc" (de 2003). Specialiĝis pri esploranta ĵurnalismo kaj estis aŭtorino de serio da artikoloj pri kontraŭleĝa vendo de armiloj fare de belorusaj regopovoj al Saddam Hussein. Ankaŭ okupiĝis pri socia problemaro, verkis pri religiaj sektoj kaj pri ciganoj en Belorusio.
Ŝi estis murdita en sia loĝejo de nekonataj farintoj; la murdo okazis dum streĉa interna situacio lige al parlamenta balotado kaj konstitucia referendumo. Oni ekskludis raban motivon de la murdo (nenio perdiĝis de la loĝejo).