Vekto
Aspekto
Vekto estas ligna trabo, de difinita modelo, portata sur la ŝultroj por movi ŝarĝon. Ĉe ambaŭ finoj estas hoko aŭ noĉo, al kiu oni povas ligi ŝnuron aŭ ĉenon kun korbo aŭ sitelo. Vekto kun du siteloj da akvo estas tradicia bildo en Nederlando. Vektoj estas uzataj ankaŭ en Azio, ekzemple en la kamparo por rikoltado kaj en la urboj por migranta komerco.
Vekto estas ankaŭ "transversa stango de pesilo, kiu oscilas ĉirkaŭ sia akso k portas la du pesiltelerojn".[1]