Vei
Vei | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Gansu, Shaanxi (Ĉinio) |
Rivera reto | Flava Rivero |
Longeco | 818 km |
Akvokolekta areo | 107 000 km² |
Fluo | |
Enfluejo | en la Flavan Riveron |
- Koordinatoj | 34° 36′ 42″ N, 110° 17′ 20″ O (mapo)34.611736014633110.28900146484 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Tianshui, Baoji, Xianyang, Weinan |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Jing He, Norda Luo He |
Mapo de rivero Vei
| |
La rivero Vei, Ŭei aŭ Wei (ĉine 渭, pinjine: Wèi Hé; laŭ Wade-Giles, Wei Ho) estas rivero kiu fluas tra la centr-okcidento de Ĉinio, nome la plej granda alfluanto de la Flava Rivero. La longeco de la rivero estas de 818 kilometroj kaj drenas basenon de 135 000 km², pli grana ol landoj kiel Grekio aŭ Nikaragvo.
En rekta linio, ties elfluejo troviĝas 700 km okcidente de Ŝjiano, la ĉefurbo de la provinco Ŝenŝjio (3 225 812 loĝ. en 2001). Aliaj gravaj urboj sur la fluejo estas Tianŝui (3 450 000 loĝ. en 2004), Baoji (3 670 000 loĝ. en 2001), Ŝjanjango (465 800 loĝ. en 2001) kaj Veinan (226 600 loĝ. en 2001).
En septembro 2003 la fortaj pluvegoj okazigis grandajn inundojn kiuj siavice okazigis pli ol 30 mortojn, kaj provizore estis elhejmigitaj pli ol 300 000 personoj.[1] La ekologiaj aspektoj de la rivero Vei estas ekzamenitaj rilate al akvokvanto de la rivero Vei.[2]
La ĉefaj alfluantoj de la rivero Vei estas la rivero Jing (泾河, kun longo de 455 km kaj baseno de 45 000 km²), la rivero Luao (Nordo) (洛河 (北), kun longo de 680 km kaj baseno de 26 900 km²) (Nordo, por diferenci ĝin de alia Luao, sude, proksime, alfluanto malsupre de la Flava Rivero).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu en Agencia France-Presse (2 sept 2003), disponebla en: 17,000 Houses Collapse, 200,000 Evacuated in Flood-Hit China, Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 10an de februaro 2006 en la Wayback Machine.
- ↑ Vidu en: J.X Song, Z.X. Xu, C.M. Liu, H.E. Li, Ecological and environmental instream flow requirements for the Wei River - the largest tributary of the Yellow River[rompita ligilo] (24a de januaro 2007).
Koordinatoj: 34° 36′ 42″ N 110° 17′ 20″ O / 34.61167 °N, 110.28889 °O (mapo)