Vega de San Mateo
Vega de San Mateo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35320 • 35329 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 782 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 205 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 1′ N, 15° 32′ U (mapo)28.010555555556-15.5325Koordinatoj: 28° 1′ N, 15° 32′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 820 m [ ] | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vega de San Mateo [ ] | |||
Vega de San Mateo [BEga desanmaTEo] (Valo de Sankta Mateo) estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la centrorienta parto de la insulo Gran Canaria.
Ĝi estas unu el nur sep municipoj en la insulo (la aliaj estas Firgas, Santa Brígida, Tejeda, Teror, Valsequillo de Gran Canaria kaj Valleseco), kaj dek unu en la insularo, kiuj ne havas aliron al la maro.
Dekomence la loknomo nomiĝis Valle de Arriba (Supra Valo); de San Mateo post konstruado de ermitejo fine de la 17-a jarcento. Tradicie oni komprenis, ke la indiĝena nomo estis Tinamar; postaj esploroj montris, ke tio eble malĝustas, sed ĉiuokaze la lokanoj plue konsideras la lokon Tinamar.[3]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vega de San Mateo estas en la centra parto de la insulo Gran Canaria, je 22 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 37,89 km², kiel malgranda teritorio de la insulo, ĉe la torentejo Guiniguada.[4][5]
La municipa teritorio limas kun tiuj de Teror kaj Santa Brígida (norde), Valsequillo de Gran Canaria (oriente), San Bartolomé de Tirajana kaj Tejeda sude, kaj Valleseco (nordokcidente). La municipa perimetro estas 28,46 km longa.[5]
La plej alta loko estas malpli ol 2 000 m alta.[5] La plej malalta loko estas je 800 m.s.n.[5] Vega de San Mateo estas la plej alta municipo de la insulo Gran Canaria, kaj ene de ĝia teritorio estas gravaj altaĵoj, kiel Pico de las Nieves kun 1949,96 msm. Tiukadre ofte pluvas, eĉ neĝofalas kaj oftas nubomaro (pro pasatoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj kastiliaj baraktis por la posedo ne de la tero, kiel en aliaj kanariaj lokoj, sed por la posedo de la abunda akvo, kion ili povis stoki kaj vendi dum sekego. En 1797 oni eknomumis arbitraciiston por solvi konfliktojn pro la akvoposedo. Dum la 18-a jarcento jam populariĝis la adoron al Sankta Mateo, ligita al la agrikulturaj taskoj kaj postuloj.
En 1800 la paroĥejo sendependiĝis; kaj same la municipo en 1801 (el Santa Brígida).[6] La urba kerno de Vega de San Mateo estis unu de la ĉefaj agrikulturaj centroj de Gran Canaria. Ĝis mezo de la 20-a jarcento, estis ankoraŭ kelkaj metiaj atelieroj (forĝejoj, latunejoj, ŝulaborejoj, muelejoj de gofio, ktp.) kaj estis komerca ligejo inter la malsupra zono kaj la mezaltaj domaroj.[7]
La 28an de majo 1980 aviadilo Hercules 380 devena de la Aerbazo de Zaragozo kraŝis en la loko konata kiel Hoya del Gamonal. En tiu akcidento mortis la 11 veturantoj. Matena nebulo kaj ebla teknika paneo okazigis la akcidenton.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La municipo havis 7 682 loĝantojn je 2022, kiel unu el malmulte loĝataj municipoj de la insulo Gran Canaria.[8]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento ĝis 9 415 loĝantoj en 1960, poste malaltigis ĝis 6 000 en 1990-aj jaroj kaj nunaj pli ol 7 000 loĝantoj.
Teritoria organizado
[redakti | redakti fonton]Valleseco dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[8]
- San Mateo (municipa ĉefurbo)
- La Lechuza
- Las Lagunetas (teraskultivado)
- Utiaca
- Lomo Carbonero
- La Solana
- Ariñez (la plej alta kvartalo)
- Cruz del Herrero
- La Yedra (grotodomoj)
- Cueva Grande
- La Bodeguilla
- El Gallego
- Camaretas
- Cruz de Tejeda (ŝtata hotelo)
- Galaz
- Hoya del Gamonal
- Cruz del Saucillo
- Risco Prieto
Ekonomio kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vega de San Mateo bazis sian ekonomion en agrikulturo (ĉefe terpomoj, vitoj, legomoj kaj fruktoj.[5] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj, bovoj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo kaj de vino. Sed lastatempe servoj kaj rura turismo iĝis ĉefaj ekonomiaj rimedoj.[5]
Turismo
[redakti | redakti fonton]La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[5]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[9]
- Tradicia arkitekturo en urba kerno.
- Preĝejo de Sankta Mateo (1800-1895)..
- Poplejo de Santa Anna.
- Tipa domaro La Cantonera kun antropologia muzeo (nun ne funkcianta).
- Muelejo Molino de Fuego (iama kunvenejo).
- Bazaro.
- Astronomia Centro Roque Saucillo.
- Rigardejo Montaña Cabreja.
- Teraskultivado ĉe Bancales de Las Lagunetas kaj agrobasenoj.
- Gastejoj ĉe Cruz de Tejeda.
- Ravino Barranco de la Mina, poste Guiniguada.
- Pico de las Nieves.
- Aliaj naturaj lokoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Busstacidomo.
-
Gastejoj ĉe Cruz de Tejeda.
-
Agrikultura bazaro.
-
Agrikultura bazaro (ekstero).
-
Omaĝo al forĝistoj.
-
Poplejo kaj urbodomo.
-
Molino de Fuego.
-
Neĝoputo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ La Guía de Gran Canaria
- ↑ Quintana, Pedro (31a de decembro 2017). «San Mateo y el mito 'Tinamar'». La Provincia. Diario de Las Palmas (Prensa Ibérica). Konsultita la 14an de novembro 2018.
- ↑ «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
- ↑ Suárez Grimón, op. cit.
- ↑ Naranjo Santana, op.cit.
- ↑ 8,0 8,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
- ↑ «Vega de San Mateo». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.
Bibliotekoj
[redakti | redakti fonton]- Marcial Moreno, Ruyman Zebenzuy... [et al.] (2004). Vega de San Mateo: pasado vivo. Santa Brígida (Las Palmas): Cam-PDS. ISBN 84-609-1730-4.
- Miranda Calderín, Salvador (2005). Los pozos de nieve de Gran Canaria: estudio histórico y geográfico de la explotación de la nieve en la isla de Gran Canaria: siglos XVII, XVIII y XIX. Las Palmas de Gran Canaria: Universidad de Las Palmas de Gran Canaria, Servicio de Publicaciones: Cabildo de Gran Canaria. ISBN 84-96502-19-8.
- Mora Morales, Manuel (1996). Gran Canaria paso a paso. Arinaga (Gran Canaria): Globo. ISBN 84-8101-441-9.
- Naranjo Monzón, Domitila (2003). San Mateo: vivencias de un pueblo. [s.l.]: [s.n.] ISBN 84-607-8213-1.
- Naranjo Santana, Mª Carmen (2002). Aproximación a la historia económica de un área rural: la vega de San Mateo, Gran Canaria. : [s.n.], (Las Palmas de Gran Canaria: Imp. Pérez Galdós). ISBN 84-607-6110-5.
- Suárez Grimón, Vicente de Jesús (1993). «Los orígenes de los municipios en Gran Canaria». Vegueta: Anuario de la Facultad de Geografía e Historia: Universidad de Las Palmas de Gran Canaria (1). p. 127-143 [6]. ISSN 1133-598X..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vega de San Mateo en la hispana Vikipedio.