Vamberk
Vamberk | |||
germane Wamberg | |||
urbo | |||
Placo de Hus
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vamberk | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Rychnov nad Kněžnou | ||
Administra municipo | Rychnov nad Kněžnou | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Vamberk | ||
- alteco | 320 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 03″ N 16° 17′ 27″ O / 50.11750 °N, 16.29083 °O (mapo) | ||
Areo | 21,03 km² (2 103 ha) | ||
Loĝantaro | 4 676 (2024) | ||
Denseco | 222,35 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Unua skribmencio | 1341 | ||
Horzono | MET (UTC 1) | ||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||
Poŝtkodo | 517 54 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0524 | ||
NUTS 5 | CZ0524 576883 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vamberk | |||
Retpaĝo: www.vamberk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vamberk (germane Wamberg) estas kvinmila urbo en Ĉeĥio situanta sur montarpiedo de Orlica montaro kun trafluanta montara rivereto Zdobnice. Vivas ĉi tie 4 676 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jahodov, Rychnov nad Kněžnou, Potštejn, Lupenice, Rybná nad Zdobnicí, Záměl, Záchlumí kaj Doudleby nad Orlicí.
La katastro de la urbo estas metita ekde supermara alteco 287 m (ĉe kunfluejo de Zdobnice kun Divoká Orlice) ĝis supermara alteco 603 m ĉe Litický Chlum. Turisman situon de Vamberk eblas plej bone ekkoni el sorĉa suprejo de kabano Na Vyhlídce (475 m), de kie eblas observi la tutan zonon de Orlica montaro kaj dum bona videbleco eblas ekvidi eĉ montojn Kunětická hora, Sněžka aŭ Králický Sněžník.
La plej malnovaj tradicioj de la urbo estas teksindustrio, kamenfarado, produktado de fumaĵitaĵoj kaj ĉefe puntofarado. En 1938 aliĝis ankaŭ maŝinindustrio, kiu nun sukcesas plej bone.
La punto de Vamberk, pli precize dirite la plektita punto de Vamberk estas nocio nedisegeble kunigita kun la nomo de la urbo. Dekomence hejma produktado eluzanta lokaj popolaj fontoj kaj teknikoj estis laŭ tradicio renovigita en la unua duono de la 17-a jarcento per flandraj influoj importitaj dum la tridekjara milito de Magdalena Grambová, nova posedantino de vamberka sinjorujo.
Kulminon de manufaktura produktado de la puntoj el Vamberk eblas datigi en la 18-an jarcenton, kiam la puntofarado fariĝis unu el ĉefaj manieroj de vivtenado de granda parto de la loĝantaro de cismontarejo de Orlica montaro.
Nuntempe estas garanto de alta nivelo de puntofarado entrepreno Vamberecká krajka Vamberk prezentita sian markon VKV en pluraj ekspozicioj kaj grandfoiroj de la mondo. Grandan sukceson ĝi akiris en EXPO 58 en Bruselo kaj same sukcesa estis ankaŭ partopreno en EXPO 67 en Montrealo.
Unika ekspozicio de la historio kaj nuntempo de la puntofarado estas metita en vamberka muzeo de puntoj. La puntofarado estas tiel kunigita kun Vamberk, ke en la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo eblas malfacile trovi familion, en kiu almenaŭ iu ne dediĉas sin hejme el iliaj familianoj al puntofarado.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 049 |
1880 | 4 009 |
1890 | 4 146 |
1900 | 4 353 |
1910 | 5 159 |
1921 | 4 562 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 586 |
1950 | 4 057 |
1961 | 4 382 |
1970 | 4 744 |
1980 | 5 183 |
1991 | 4 995 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 815 |
2014 | 4 863 |
2016 | 4 581 |
2017 | 4 595 |
2018 | 4 536 |
2019 | 4 532 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 567 |
2021 | 4 480 |
2022 | 4 530 |
2023 | 4 607 |
2024 | 4 676 |
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Vamberk naskiĝis Rudolf Horský.