Calanca (komunumaro)
Komunumaro Calanca | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Ĉefloko | Arvigo |
Koordinatoj | 46° 18′ N 9° 6′ O / 46.300 °N, 9.100 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ N 9° 6′ O / 46.300 °N, 9.100 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 794 (2009-12-31) |
Areo | 121,02 km² |
Loĝantardenseco | 7 loĝantoj/km² |
La komunuaro Calanca estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 794 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Arvigo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la komunumaro Calanca kongruas pli-malpli kun la Valo de Calanca, flanka valo de la Valo de Mesoko, kiun senakvigas la rivero Calancasca, sudokcidenta alfluanga de Moësa.
Komunumoj de la komunumaro Calanca
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Calanca konsistas (stato en 2009) el 8 komunumoj, el kiuj Castaneda estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Arvigo | 95 | 17.01 | 3801 | |
Braggio | 64 | 6.91 | 3803 | |
Buseno | 104 | 11.15 | 3804 | |
Castaneda | 224 | 3.96 | 3805 | |
Cauco | 36 | 10.89 | 3806 | |
Rossa | 121 | 58.88 | 3808 | |
Santa Maria in Calanca | 112 | 9.31 | 3810 | |
Selma | 38 | 2.91 | 3811 | |
Totale | 8 | 794 | 121,02 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa komunumaro de Calanca estis kreita surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono en la jaro 1851. La valo de Calanca apartenis ek de la 12-a jarcento al la Senjorujo de la nobela familio de Sax. En la jaro 1480 ties havaĵo transiris al la Senjoroj de Trivulzio. En la jaro 1496 la valanoj aliĝis kune kun la loĝantaro de la valo de Mesoko al la Griza Federacio. En la jaro 1549 la valo de Calanca liberiĝis de la senjoreco de la familio Trivuzio kaj ek de tiam estis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo Mesoko. La valo estis dividita en la du degagnoj Ca' kaj Calancasca, kiuj siavice konsistis el du duondegagnoj subdividitaj en najbararaĵojn. En la jaro 1796 post grava disputo okazis divido inter interna Calanca (Arvigo-Landarenca, Braggio-Selma, Santa Domenica-Augio, kaj Rossa) kaj ekstera Calanca (Santa Maria in Calanca, Castaneda, Buseno, kaj Cauco). Kiam en 1851 estis kreita la komunumaro ĝi konsistis el 11 komunumoj. Post komunumkunigoj la komunumaro nuntempe konistas el 8 ankoraŭ tre malgrandaj komunumoj. Pliaj komunumkunigoj tial antaŭvideblas.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Calanca – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|