Valdeavellano
Valdeavellano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19142 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 2° 58′ U (mapo)40.666111111111-2.9680555555556Koordinatoj: 40° 40′ N, 2° 58′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 964 m [ ] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeavellano [ ] | |||
Valdeavellano [baldeabeĜAno] ("valo de avelarbo") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 108 loĝantoj sur areo de 35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas valdeavellaneros [baldeabeĝaneros] respektive valdeavellaneras [baldeabeĝaneras].
Situo
[redakti | redakti fonton]Valdeavellano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la norda parto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas preskaŭ en la centro, je altitudo de 964 m super marnivelo; je 31 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°39′58″N 2°58′05″Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Atanzón, Caspueñas, Brihuega kaj Valfermoso de Tajuña.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 484 en 1950 al 96 en 1991, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdeavellano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdeavellano kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 108 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kun romanika pordenirejo kaj la ĉefa placo kun urbodomo kaj pilorio: la pilorio aperas en la blazono.