Saltu al enhavo

Vagabondo kaj Sinjorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vagabondo
kaj Sinjorino
Vagabondo kaj Sinjorino
Vagabondo
kaj Sinjorino
Aŭtoro Walther Kloepffer
Eldonjaro 1931
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 204
vdr

Vagabondo kaj Sinjorino (germane: Der Vagabund und die Dame) estas romano de Walther Kloepffer. Ĝin tradukis el la germana Ludwig Goppel. Ĝi aperis en Kolonjo ĉe Heroldo de Esperanto en la jaro 1931.

Citaĵo
 Tute nuntempaj, postmilitaj aventuroj, eble ne tre kredeblaj, sed tre variaj, neatenditaj. Amuza distra legaĵo, korekta flua stilo. 
— 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 105
Citaĵo
 La temo de l' romano estas simpla. S-ro amas fraŭlinon kiu havas jam fianĉon. Aliaj fraŭlinoj amas la unue menciitan sinjoron tamen li ne estas feliĉa pro tio ĉar li amas obstine la fianĉinon de la alia malpli simpatia sinjoro. Post variaj katastrofojn la juna paro trovas sian feliĉon ĝuste sur la 204-a paĝo. La aventura romano rememorigas al ni certan specon de malbonaj amerikaj filmoj. Ĝi estas subliteratura verko kiu povas plaĉi al la plej naiva tavolo de la verda popolo.
La traduko estas ĝenerale plaĉa sed la troa, nemotivita uzado de la prepozicio "je" estas peza kaj mallaŭdinda. 
— 1932, Historio de Esperanto II, paĝoj 774-775
Citaĵo
 Sprita aŭtoro, penetrinta en la modernan vivon, donacis al ni ĉi tiun tre interesan

aventurul-romanon. Altmoralan! ni diru tuj, por ke la titolo ne erarigu vin. Tial ĝi estas, por homoj maturaj, enhave valora, konsola. Sed ankaŭ lingve valora ĝi estas, ĉar la tradukinto estras la stilon tial, ke oni volonte neatentas kelkajn korekteblaĵojn.

Ankaŭ la uzo de proksimume cent neologismoj ne ĝenas, bone klariĝantaj el la kunteksto resp. parenteze. Ankaŭ tri dekduo da lertaj derivaĵoj novaj igas leganton profiti; kelkajn nelertajn, kelkajn germanismojn li trovos mem kaj volonte pardonos. Eble nur la trouzo de mal- (anst. ne-) kaj -eco (anst. -o) restas riproĉinda. Sed ni restu dankemaj al la eldoninto: Nur unu frazo neglata, nur tri preseraroj sur 200 streĉatentigaj paĝoj, kiuj egale prezentas ĝuon kaj instruon diversan riĉmezure. Resume: Libro, kiuno (sic) ni volonte relegos kaj tial aĉetu. 
— Walter Smital. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.89 (aug-sep 1932)
Citaĵo
 Ĉi tiu verko unue aperis kiel felietono en Heroldo. Opinioj pri ĝi eksterordinare malakordas. Rusa kritikisto ĝin kondamnis, pro tio, ke ĝi ne spiras la spiriton de la Kvinjara Plano. Unu recenzisto diris, ke ĝi estas literature senvalora: alia ĝin laŭdis kiel unuarangan juvelon en nia literatura trezoro.

Efektive, la libro ne pretendas esti, kaj ne estas, politika propagandilo aŭ literatura majstraĵo. Ĝi estas simpla romano, tempopasigilo, kaj bona specimeno el tiu klaso. La historio estas interesa, kvankam neverŝajna ; la stilo estas flua, kaj la lingvaĵo entute bona ; oni legas la verkon plezure. Al tiu, kiu deziras facilan libron por sin distri en liberaj momentoj, la libro estas tute rekomendinda.* Korektindaj estas : Se li ne sukcesos havigi tiun sumon ĝis (antaŭ) la 4a de Majo; bonŝanca (bonsorta) tago; kelkion (ion); Permesu, ke mi miras (miru). La sinjorinoj notos la esprimojn : ĉinhila pelto, ĝorĝeta silko, nefrit-verda robo. Interesaĵoj: anemono-tagoj (flagdays); mankiso; vizaĝo rasa (of breeding); malkursiva skribado ; ŝimio (danco); onim; alonĝo, sesa senso ; vitrinoj (glass cases); kaj la interjekciaĵoj; Al kukolo! (Hang it all !); Kokolores ! (Cockalorum !); Na!

  • Parenteze: similaj rimarkoj estos aplikeblaj al la alia Herold'a romano Anstataŭa Edzino 
— La Brita Esperantisto - Numero 333, Januaro (1933)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]