Vaŝingtonio
Ĉi tiu artikolo temas pri usona subŝtato ĉe pacifika marbordo. Por ĉefurbo de Usono ĉe atlanta marbordo rigardu la paĝon Vaŝingtono. |
Vaŝingtonio Ŝtato de Vaŝingtonio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Evergreen State ("La Ŝtato da Ĉiamverdo") | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Olympia | ||||
Plej granda urbo | Seattle | ||||
Guberniestro | Jay Inslee (ekde 16-a de januaro 2013) | ||||
Areo | 184,827 km² (?) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 6,724,540 (?-a) | ||||
- Denso | 39.6 /km² (?-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 11-a de novembro 1889 | ||||
- Ordo | 42 | ||||
Horzono | Pacifika Tempo: UTC -8/-7 | ||||
Latitudo | 45° 33′ N al 49° N | ||||
Longitudo | 116° 55′ U al 124° 46′ U | ||||
Larĝeco | 400 km | ||||
Longeco | 580 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | Monto Rainier, 4,394 m | ||||
- Meza alteco | 520 m | ||||
- Plej malalta | Pacifika Oceano, marnivelo m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | WA | ||||
- ISO 3166-2 | US-WA | ||||
Retejo | access.wa.gov | ||||
Vaŝingtonio[1] (angle Washington [ŬOŜ-ing-tn], laŭ George Washington) estas usona subŝtato. Ĝi estas en la nordo de la pacifika marbordo apud la kanada landlimo, kaj fariĝis la 42-a ŝtato de Usono je la 11-a de novembro 1889. La loĝantaro estis de 6,724,540 en 2010.
Antaŭ ŝtatiĝo, la registaro de la kolonio donis voĉdon-rajton al virinoj, sed ĉe ŝtatiĝo la usona parlamento deklaris ke virina voĉdon-rajto estas kontraŭ la konstitucio.
La vulkano Monto Saint Helens erupciis en 1980 mortigante 61 homojn.
En la balotado de la 2-a de novembro 2004, malpli ol 0,1% da voĉoj disigis la du ĉefkandidatojn, la Demokrato Christine Gregoire kaj la Respublikano Dino Rossi. Gregoire inaŭguriĝis je la 12-a de januaro, 2005. (La Demokrato John Kerry venkis en la ŝtato rilate al la usona prezidenteco.)
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ŝtato Vaŝingtonio estas la plej nordokcidenta de la kunapudaj ŝtatoj de Usono, nome okupante ties angulon, kun la plej sudokcidenta parto de Kanado kaj la Pacifika Oceano oriente. Sude estas la ŝtato Oregono kaj oriente Idaho.
Lago Roosevelt (angle Lake Roosevelt aŭ, pli formale, Franklin Delano Roosevelt Lake) estas baraĵlagego en Vaŝingtonio. Ĝi kovras surfacon de 320 km², inkluzive de partoj de kvin kantonoj (Ferry, Stevens, Lincoln, Okanogan, kaj Grant) kaj etendiĝas 270 km de la landlimo inter Usono kaj Kanado ĝis Baraĵo de Grand Coulee. Ĝia bordo longas pli ol 970 km.
Whidbey Island (kutime Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, Island County.
Montpasejo Snoqualmie (angle Snoqualmie Pass) estas montpasejo tra kiu pasas la ŝoseo I-90 trans la Kaskadan Montaron inter la okcidenta kaj orienta partoj de la ŝtato Vaŝingtonio. La plej alta punkto en la montpasejo situas 919 metrojn super la marnivelo.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo: Olympia
Plej granda urbo: Seattle
Aliaj urboj: Colfax, Spokeno (Spokane), Takomo (Tacoma), Belvjuo (Bellevue), Kirklando (Kirkland), Jakimao (Yakima), Belingamo (Bellingham), Sedro-Vulio (Sedro-Woolley), Valavalo (Walla Walla), Pullman, Vankuvero (Vancouver), Evereto (Everett), Bremertono (Bremerton), Redmondo (Redmond), Venaĉio (Wenatchee), Elenzburgo (Ellensburg), Portaŭnsendo (Port Townsend), Portanĝeleso (Port Angeles), Mosealagurbo (Moses Lake), Kenmoro (Kenmore), Bothelo (Bothell), Lago-Arbaro-Parko (Lake Forest Park)
Kantonoj
[redakti | redakti fonton]Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En agrikulturo elstaras la vinproduktantaj areoj de Naches Heights.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de Vaŝingtonio en la angla Arkivigite je 2008-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|