El Vikipedio, la libera enciklopedio
Všelibice (germane Schellwitz ) estas vilaĝo kaj komune kun pluaj 12 partoj ankaŭ municipo en nordo de Ĉeĥio , en Regiono Liberec , en distrikto Liberec . Tiu ĉi municipo en Podještědí situas proksimume 4 km sudokcidente de Český Dub en valo de rivereto Malá Mohelka sub Ještěda-kozákova montodorso . En la municipo vivas 643 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Strážiště (distrikto Mladá Boleslav) , Chocnějovice , Hlavice , Kobyly , Cetenov kaj Český Dub .
La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1419 . Superularajn rajtojn al la municipo tenis en tiutempe komandorlando en Český Dub .
En la jaroj 1976 ĝis 1990 sekve de administra dispono konsisto de municipo Všelibice estis ankaŭ Cetenov , surbaze de loka referendumo en Cetenov tiu denove memstariĝis.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 850 1880 1 887 1890 1 836 1900 1 810 1910 1 670 1921 1 499
Jaro Loĝantoj 1930 1 338 1950 869 1961 768 1970 596 1980 515 1991 501
Jaro Loĝantoj 2001 501 2014 536 2016 553 2017 553 2018 555 2019 554
Jaro Loĝantoj 2020 561 2021 595 2022 615 2023 631 2024 643
Statuo de La plej sankta Triunuo en Budíkov devenas el la jaro 1865.
Malfrue mezepoka penta kruco en Všelibice
Kapeleto en Všelibice el la jaro 1840.
Všelibice
Všelibice
Všelibice
Všelibice, kapeleto
Partoj de municipo Všelibice (13)