Mi nomiĝas Linus, naskiĝis en 1977 kaj loĝas en Talino.
Mi trapasis gimnazianekzamenon de la rusa lingvo en 1992. Post la baza lernejo mi vizitadis la trijaran gimnazian programon de sociaj sciencoj kun plenklasika specialiĝo kaj poste mi studis nordĝermanajn kaj la anglan lingvojn en la altlernejo Mitthögskolan. Tiam mi ankaŭ laboris kiel dirigento de la ĥoro de altlerneja teatrogrupo. Mi laboris kiel gazetportisto kaj instruisto de la rusa lingvo en mia naskiĝurbo Östersund kaj kiel kelnero ekster la norvega urbo Harstado. Inter la jaroj 2000 kaj 2010 mi laboris kiel redaktisto kaj legisto. Post kelkaj interludoj en la branĉo pri produktado de televidprogramoj mi denove laboras kiel redaktisto kaj legisto.
Kiam mi ne laboras, mi kantas tenoron en ĥoroj. Mi ankaŭ ludas akustikan gitaron kaj pianon, plej volonte laŭ sonmemoro, sed mi scias skribi kaj legi notojn. Mi ankaŭ ŝatas vojaĝi, kaj Estonio kaj Francio tre okupas mian koron.
Miaj grandaj interesoj estas muziko kaj lingvoj, sed tiuj du emas direkti mian atenton al multe da aliaj temoj. Ĉi tie en Vikipedio mi skribas pri ĉio ajn. Laborinte kiel legisto kaj redaktisto, mi havas ekkonon de la plej multaj temoj. Kiam mi laboris kiel kelnero mi ankaŭ akiris vastajn sciadojn pri la geografia distribuo de norvegajdialektoj kaj pri norvegaj piedpilkaj teamoj.