Saltu al enhavo

Uvira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uvira
urbo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Provinco provinco Suda Kivuo
teritorio teritorio Uvira
Demografio
Loĝantaro 661 779[2]
Geografio
Geografia situo 3° 24′ S, 29° 8′ O (mapo)-3.404429.1379Koordinatoj: 3° 24′ S, 29° 8′ O (mapo) [ ]
Alto 746 m [ ]
Areo 74 km², urbocentra areo 16 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Uvira (Demokratia Respubliko Kongo)
Uvira (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Uvira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uvira [ ]
vdr

Uvira estas grandurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La nacia lingvo parolata en la urbo estas la svahila. Uvira estas romkatolika diocezo kaj apartenas al la episkopujo de Bukavu. Ĝi situas en la teritorio Uvira kaj en la provinco Suda Kivuo.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Uvira situas inter montoj ĉe la nordokcidenta bordo de la lago Tanganjiko proksime de Burundo en la orienta parto (eĉ rando) de la lando. Bukavu troviĝas 105 (voje 120), Goma 192, Butembo 396, Lubumbashi 937, Kinŝaso 1540, Boma 1805 km.


Panoramo de Uvira

Uvira estis la antaŭa provinca ĉefurbo dum la regado de Mobutu Sese Seko, la regiono Sud-Kivuo estis parto de la regiono Kivuo. Post la formado de la provinco Sud-Kivuo, la ĉefurbo de la provinco fariĝis Bukavu .

La haveno nomata Kalundu, ĉe la suda flanko de la urbo, ofertas boatajn konektojn al Kalemie, Kigoma (en Tanzanio) kaj Buĵumburo (ĉefurbo de Burundo (situanta je nur 15 kilometrojn).

Ĉefvojoj kondukas al Bukavu (120 km norden) kaj Buĵhumburo, krome estas malpli grava (kaj bona) vojo suden (Fizi 60 km suden).

Uvira situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.

La 17-an de aprilo 2020 okazis inundoj pro pluvego. Oni nombras 27 mortintojn. Kelkaj personoj mankas kaj probable troviĝas en la ruinoj de la detruitaj domoj. Oni timas pri sanproblemoj pro la manko je trinkakvo (la firmao, kiu disdonas trinkakvon, estis detruita). [3]

Esperanto en Uvira

[redakti | redakti fonton]

La urbeto Uvira estas niĉo de vigla Esperanto-agado : Esperantologiaj semajnoj, seminario pri paco (2005) al kiu partoprenis pli ol 160 personoj[4].

Diagramo pri liverado de la lando, kie Uvira estas trovebla oriente

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 informoj en la retejo populationstat.com[rompita ligilo] (angle)
  2. en aŭgusto 2024, en la urbocentra areo en septembro 2021 estis 170 391[1]
  3. http://www.rfi.fr/fr/afrique/20200420-rdc-uvira-compte-morts-inondations-risques-sanitaires
  4. Birindwa Mushoshi, Esperanto en orienta Afriko, Heroldo de Esperanto, 2250 (17:2015).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]