Urbodomo de Pécs
Aspekto
Urbodomo de Pécs | |||
---|---|---|---|
Rathaus | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novbaroka arkitekturo vd | ||
Lando | Hungario vd | ||
Poŝtkodo | 7621 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 4′ 34″ N, 18° 13′ 43″ O (mapo)46.07599818.22851Koordinatoj: 46° 4′ 34″ N, 18° 13′ 43″ O (mapo) | ||
| |||
La Urbodomo de Pécs estas impona novbaroka konstruaĵo en Pécs, laŭ trotuaro de Placo Széchenyi (Pécs).
Historio
[redakti | redakti fonton]Depost tuj dominado de turkoj inter 1698 kaj 1710 oni konstruis la unuetaĝan urbodomon (dum la konstruado interrompo okazis pro milita detruo). En 1713 oni alkonstruis la unuan turon. En 1722 okazis la unua renoviĝo. El la balkono de la urbodomo estis proklamita libera reĝa urbo por Pécs en 1780. En 1809 la domego iĝis hospitalo pro militiro de Napoleono. La sekva duetaĝa urbodomo estis konstruita inter 1830 kaj 1834. Oni alkonstruis turon en 1871. La nun videbla trietaĝa urbodomo konstruiĝis inter 1905 kaj 1907. Sur la teretaĝo diversaj butikoj funkcias ankaŭ nun.
Turo
[redakti | redakti fonton]En la turo funkcias turomuziko aŭdebla ĉiutage inter la oka kaj deknaŭa.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungare kun foto Arkivigite je 2015-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo] hungare
- hungare kun fotoj