Universala Domo de Justeco
Universala Domo de Justeco | ||
---|---|---|
La sidejo de la Universala Domo de Justeco, Monto Karmel, Ĥajfo, Israelo. | ||
plenuma estraro | ||
Komenco | 21-a de aprilo 1963 vd | |
Antaŭe | Internacia Bahaa Konsilio vd | |
Geografia situo | 32° 48′ 42″ N, 34° 59′ 15″ O (mapo)32.81166666666734.9875Koordinatoj: 32° 48′ 42″ N, 34° 59′ 15″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Ĥajfo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Universala Domo de Justeco (fondita en 1963) estas la superega institucio de la Bahaa Kredo. Tiu naŭ-membra institucio administras la aferojn de la Bahaa komunumo, ĝi estas balote elektita ĉiun kvinan jaron.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la Kitáb-i-Aqdas, Bahá'u'lláh ordonis la institucion de la Domo de Justeco kaj difinis ĝiajn funkciojn. Li plie eksplikas la institucion en la Epistolo de Ishráqát.
'Abdu'l-Bahá, en Sia "Volo kaj Testamento" [1], eksplikis ĝiajn funkciojn kaj konturis la metodon de ĝia elekto. Li unue uzas la terminon Universala Domo de Justeco por distingi la superegan instancon de tiuj lokaj Domoj de Justeco establotaj en ĉiu vilaĝo kaj urbo de la mondo. Shoghi Effendi, dum sia Gardanteco, preparis por la elekto de la Universala Domo de Justeco, per la establo de forta administra strukturo je la loka kaj nacia niveloj.
En 1951, Shoghi Effendi nomis membrojn de la Unua Internacia Bahaa Konsilantaro, (la embria Universala Domo de Justeco).
La unua Universala Domo de Justeco estis elektita je la 21-a de aprilo 1963, ses jarojn post la forpaso de Shoghi Effendi. La dato de la elekto koincidis kun la kompletigo de la Dekjara Kampanjo iniciatita de la Gardanto kaj ankaŭ kun la unua Centjariĝo de la Publika Deklaro de Bahá'u'lláh en la Ĝardeno de Rezvano (Riḍván) je aprilo 1863.
Procedo de Voĉdonado
[redakti | redakti fonton]La Universala Domo de Justeco (UDJ-o) estas voĉdonita per sekreta baloto kaj plurala voĉdono en tri-grada elekto de plenkreskaj bahaanoj tra la mondo. La Universala Domo de Justeco estas elektita sen nomumoj aŭ kampanjado kaj ĉiuj plenkreskaj bahaanoj viraj estas elekteblaj al tiu instanco.
Tiu instanco estas elektita po kvin jaroj dum kongreso de la membroj de la diversaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSA-oj) de la bahaanoj de pli ol 230 nacioj kaj aŭtonomaj regionoj (en Usono, la ŝtatoj de Alasko kaj Havajo havas apartajn NSA-ojn). Ĉiu ano de la diversaj NSA-oj, kiuj mem estis voĉdonitaj al sia institucio de la bahaanoj de sia lando, voĉdonas pri naŭ plenkreskaj bahaanoj viraj. La naŭ viroj, kiuj ricevas la plej grandan nombron da voĉdonoj, estas elektitaj al la Universala Domo de Justeco.
Virinoj estas elekteblaj ne al la Universala Domo de Justeco, sed ja al ĉiuj aliaj Lokaj Domoj de Justeco, kaj povas voĉdoni por elekti la naŭ virojn de tiu superega instanco. Rilate al la ekskludo de la virinoj kiel anoj de la Universala Domo de Justeco, 'Abdu'l-Bahá deklaris, ke la kialo por tio ĉi evidentiĝos en la estonteco tiel klare kiel la tagmeza suno en sennuba ĉielo, kaj ke viroj kaj virinoj estas spirite egalaj. Bahaanoj ne konsideras, ke tiu ĉi ekskludo kontraŭas la ĉefan principon de la egaleco inter viroj kaj virinoj. Laŭ bahaanoj ili estas egalaj, sed ne tutsamaj. Laŭ la Bahaa Kredo tio ne temas pri egalaj rajtoj, ĉar membreco de la Universala Domo de Justeco ne estas rajto, sed respondeco, ofico de serveco al la tuta komunumo. Kiel individuoj, membroj de la Domo de Justeco havas neniun aŭtoritaton aŭ privilegiojn. Ili nur are funkcias kiel instanco. Plie, Bahá'u'lláh konsideris Siajn leĝojn kiel esprimojn de la Dia volo mem kaj fonton de scio, kiun la homaro nun ankoraŭ ne posedas. La kialoj montriĝos logikaj, post kiam la scio de la homaro pli kaj pli evoluos al matureco.
Respondecoj
[redakti | redakti fonton]La Universala Domo de Justeco mem deklaras en sia konstitucio, ke "Tiu deveno, la aŭtoritato, la devigoj, la sfero de ago de la Universala Domo de Justeco ĉiuj devenas de la rivelita Vorto de Bahá'u'lláh, kiu, kune kun la interpretaĵoj kaj eksplikoj de 'Abdu'l-Bahá kaj de Shoghi Effendi ... formas la devigajn terminojn de referenco por la Universala Domo de Justeco kaj ĝia ŝtona fundamento." [2] Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
La Universala Domo de Justeco hodiaŭ gvidas la kreskadon kaj disvolviĝon de la mondgloba Bahaa komunumo. Kelkaj el ĝiaj respondecoj inkluzivas:
- Promocii la spiritajn kvalitojn, kiuj karakterizas bahaan vivon individue kaj kolektive
- Konservi la Bahaajn Sanktajn Tekstojn
- Defendi kaj protekti la globan Bahaan komunumon
- Konservi kaj disvolvi la mondan spiritan kaj administran centron de la Bahaa Kredo
- Kuraĝigi la kreskadon kaj maturiĝon de la Bahaa komunumo
La Universala Domo de Justeco ankaŭ ricevis la respondecon por adapti la Bahaan Kredon al la progresoj de la socio, kaj tiel ricevis la rajton por leĝdoni pri aferoj ne eksplicite traktitaj en la Bahaaj stanktaj skribaĵoj. Dum la Univsala Domo de Justeco havas la aŭtoritaton ŝanĝi aŭ nuligi sian proprajn leĝojn, kiam kondiĉoj ŝanĝiĝas, ĝi ne rajtas nuligi aŭ ŝanĝi iun ajn el la leĝoj, kiuj estis eksplicite skribitaj en la sanktaj tekstoj.
Plie, la Universala Domo de Justeco estis ordonita de Bahá'u'lláh por ekzerci pozitivan influon al la ĝenerala bonstato de la homaro, promocii daŭran pacon inter la nacioj de la mondo, certigi la "trejnadon de popoloj, la konstruadon de nacioj, la protektadon de la homo kaj la ŝirmadon de lia honoro."
La Universala Domo de Justeco estas subtenata de la elektitaj naciaj kaj lokaj konsilantaroj de la Bahaa Kredo, (la Naciaj Spiritaj Asembleoj kaj Lokaj Spiritaj Asembleoj). Ĝi, plie, kreis kelkajn nomitajn instituciojn por subteni sian laboradon tra la mondo; inter kiuj estas la Kontinentaj Konsilantaroj kaj la Internacia Centro de Instruado.
Loko
[redakti | redakti fonton]La sidejo de la Universala Domo de Justeco estas sur la Monto Karmel en Ĥajfo, Israelo. La loko por la Universala Domo de Justeco estis indikita de Bahá'u'lláh en la "Epistolo de Karmel" (Lawḥ-i-Karmil), kiun Li rivelis arablingve sur la monto Karmel dum la somero de 1891. [3].
Membroj de la UDJ
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj aktualaj membroj de la Universala Domo de Justeco antaǔe oficis kiel membroj de la Internacia Centro por Instruado. Ili estas nuntempe kaj ekde sia unua elekto interkrampe indikita :
- Firaydoun Javaheri (2003)
- Paul Lample (2005)
- Payman Mohajer (2005)
- Gustavo Correa (2008)
- Shahriar Razavi (2008)
- Stephen Birkland (2010)
- Stephen Hall (2010)
- Chuungu Malitonga (2013)
- Ayman Rouhani (2013)
Fotografaĵo videbla ĉe Bahaikipedia
Pasintaj Membroj
[redakti | redakti fonton]La ĉi-suba tabelo indikas la nomojn de la membroj en la jaro de ilia unua elekto. La kvinjara baloto laǔregula por elekti la naǔ membroj de la bahaa UDJ okazis por la unua fojo en 1963, sed okazis ankaŭ intertempaj balotoj en la jaroj 1982, 1987, 2000, 2005 kaj 2010 por anstataǔigi membrojn pro morto (kiel Amoz Gibson, Charles Wolcott, kaj Adib Taherzadeh) aŭ emeritiĝo.
1963 | 1968 | 1973 | 1978 | 1982 | 1983 | 1987 | 1988 | 1993 | 1998 | 2000 | 2003 | 2005 | 2008 | 2010 | 2013 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Luṭfu’lláh Ḥakím | David Ruhe | Farzam Arbab | Ayman Rouhani | ||||||||||||
Amoz Gibson | Glenford Eckleton Mitchell | Gustavo Correa | |||||||||||||
Charles Wolcott | Peter Khan | Stephen Hall | |||||||||||||
David Hofman | Hooper Dunbar | Stephen Birkland | |||||||||||||
Borrah Kavelin | Adib Taherzadeh | Kiser Barnes | Chuungu Malitonga | ||||||||||||
Hugh Chance | Douglas Martin | Paul Lample | |||||||||||||
Hushmand Fatheazam | Hartmut Grossmann | Shahriar Razavi | |||||||||||||
Alí Nakhjavání | Firaydoun Javaheri | ||||||||||||||
Ian Semple | Payman Mohajer |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Constitution of the Universal House of Justice Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Graphical Representation
- Wikipedia