Saltu al enhavo

U Nu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
U Nu
Persona informo
ဦးနု
Naskiĝo 25-an de majo 1907 (1907-05-25)
en Wakema
Morto 14-an de februaro 1995 (1995-02-14) (87-jaraĝa)
en Jangono
Religio budhismo vd
Lingvoj birma vd
Ŝtataneco Birmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Jangono
Basic Education High School No. 2 Dagon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Anti-Fascist People's Freedom League (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

U Nu (birme ဦးနု; 25-an de majo 1907, Wakema, Distrikto Myaungmya, brita Birmo  - 14-an de februaro 1995, Jangono, Unio de Mjanmao) estas birma politikisto kaj ŝtatisto [1].

Post la atenco de Aung San, li transprenis gvidadon de la naciisma Anti-Fascist People's Freedom League (AFPFL) de 1947 ĝis 1948. Post kiam la sendependeco de la lando estis atingita, li estis Ĉefministro de Birmo de 1948 ĝis 1956, de 1957 ĝis 1958 kaj de 1960 ĝis 1962. Post la militista puĉo kaj la Revolucia Konsilio venanta al potenco (1962), U Nu estis en malliberejo (de 1962 ĝis 1966). En 1969, li ekziliĝis al Tajlando, kie li kreis la Unuiĝintan Nacian Liberigan Fronton, kiu fiksis la celon de perforte senpotencigi la registaron de la Revolucia Konsilio de diktatoro Ne Win.

En 1973, li retiriĝis de politika agado kaj ekloĝis en Barato, prenante la rangon de budhana monaĥo.

En 1980, U Nu denove revenis al Birmo, profitante la amnestion. Arestite en 1988 post militista puĉo, li estis akuzita je provado krei sian propran registaron kaj estis metita sub hejmareston; liberigita en 1992.

La decido de U Nu fari budhismon la ŝtata religio instigis plian konflikton kun la kristanaj malplimultoj [2] [3] [4] [5] [6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “U Nu”, Britannica.
  2. Frasch, Tilman. (2013) John Whalen-Bridge and Phana Kit'asa: The Relic and the Rule of Righteousness: Reflections on U Nu's Dhammavijaya. Palgrave Macmillan, p. 127–128.
  3. Burma, Buddhism, and Neutralism. See It Now. Youtube (3 February 1957). Arkivita el la originalo je 2023-09-18. Alirita 12 August 2011.
  4. Sahliyeh, Emile F.. (1990) Religious resurgence and politics in the contemporary world. SUNY Press, p. 39–40. ISBN 978-0-7914-0382-2.
  5. King, Winston L.. (2001) In the hope of Nibbana: the ethics of Theravada Buddhism 2. Pariyatti, p. 295. ISBN 978-1-928706-08-3.
  6. Smith, Donald Eugene. (1965) Religion and Politics in Burma. Princeton University Press, p. 142.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]