UK 2016
La 101-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos en la jaro 2016 en la urbo Nitra en Slovakio.[1] Temos pri la unua Universala Kongreso en Slovakio, se oni ne konsideras la 13-an kongreson okazintan en Prago kiam ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio.
Jaron antaŭ la kongreso, en 2015, okazos en Nitra la 88-a kongreso de SAT.[2].
Historio
La estraro de Universala Esperanto-Asocio faris la decidon pri la kongresurbo 30-an de julio 2014 dum la 99-a Universala Kongreso en Bonaero kaj la prezidanto Mark Fettes anoncis ĝin dum kunveno de la komitato la 1-an de aŭgusto 2014.[1] Nitra konkursis pri organizado de la kongreso kun la portugalia ĉefurbo Lisbono. Pri okazigo de la kongreso okupiĝos membroj de Slovakia Esperanta Federacio kaj Slovakia Esperanta Junularo kaj oni kalkulas ankaŭ kun helpo de aktivuloj el najbaraj kaj aliaj landoj. En Nitra jam okazis trifoje Somera Esperanto-Studado, aranĝita de la teamo de E@I (kiu havas oficejon en Slovakio), kaj lokaj kaj regionaj reprezentantoj regule aŭspicias Esperanto-renkontiĝojn tie.
Fine de la jaro 2014, la prezidento de Slovakio Andrej Kiska fariĝis la Alta Protektanto de UK en Nitra kaj la tiama direktoro de la Slovaka Poŝto anoncis eldonon de aparta poŝtmarko okaze de la 101-a UK.[3]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio (esperante). Libera Folio (2014-08-02). Alirita 2014-08-05. “La kongreso en 2016 okazos en Nitra, Slovakio.”.
- ↑ SAT-Kongreso 2015
- ↑ UEA (2014-11-21). Gazetaraj Komunikoj N-ro 558 (2014-11-21). Alirita 2014-11-22.
Eksteraj ligiloj
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |