Tuszyn
Tuszyn | ||
Blazono | ||
urbo | ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Tuszyna | |
Provinco | Lodzio | |
Distrikto | Distrikto Łódzki Wschodni | |
Komunumo | Komunumo Tuszyn | |
Speco de komunumo | Kampa | |
Urborajtoj | 1416-1870 kaj ekde 1924 | |
Koordinatoj | 51° 37′ N, 19° 32′ O (mapo)51.60916666666719.53Koordinatoj: 51° 37′ N, 19° 32′ O (mapo) | |
Areo | 23,25 km² | |
Loĝantaro | 7201 (en 2004) | |
Loĝdenso | 309,7 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 95-080 | |
Telefona antaŭkodo | 42 | |
TERYT | 1101206064 | |
Estro | Tadeusz Walas | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Piotrkowska 2/4 | |
Poŝtkodo de estraro | 95-080 | |
Telefono de estraro | 42 614-30-69 | |
Fakso de estraro | 42 614-30-69 | |
Poŝto de estraro | [email protected] | |
Komunuma retejo | http://www.tuszyn.info.pl | |
Tuszyn estas urbo en Lodzio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Tuszyn en distrikto Łódzki Wschodni.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua mencio pri la loko devenas de 1223.
En 1416 Ladislao la 2-a Jogajlo fondis ĉi tie reĝan urbon. En la 15-a jarcento ĝi servis por ĉasado en apuda praarbaro. Tiucele trifoje vizitis ĝin reĝo Kazimiro la 4-a.
En la 16-a jarcento disvolviĝis forsta industrio, bredado de abeloj, paŝtado, muelado. La plej gravan rolon plenumis bierfarado, ankaŭ komerco.
Dum la sveda diluvo en 1655 Tuszyn estis tute bruligita kaj rabita de sveda armeo.
Rezulte de la dua dispartigo de Pollando Tuszyn en 1793 eniris al Reĝlando Prusio. En 1807 li estis en Varsovia Duklando, kaj en 1815 en Kongresa Pollando.
Dum la dua mondmilito la urbo estis sub la germana okupado. La tuta regiono pro agado de germana malplimulto el Lodzo estis enkorpigita al Tria Regno. Germanoj forveturigis al geto en Piotrków Trybunalski la juddevenan loĝantaron, kie ĝi estis murdita.
Partnera urbo
[redakti | redakti fonton]- Buĉa, Ukrainio
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Stanisław Muznerowski: Tuszyn w Ziemi Piotrkowskiej (Tuszyn en la Piotrków-Lando), Drukarnia Dyecezalna, Włocławek 1912.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biuletyn Informacji Publicznej Urzędu Miasta Tuszyn Bulteno de la Publika Informo ĉe la Oficejo de Urbo Tuszyn