Saltu al enhavo

Truck Parham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Truck Parham
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1911 (1911-01-25)
en Ĉikago
Morto 5-an de junio 2002 (2002-06-05) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Charles Valdez „Truck“ Parham (n. 25-an de januaro 1911 en Ĉikago; m. 5-an de junio 2002[1]) estis usona basisto de svingo kaj de diksilando.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Truck Parham sekvis dum sep jaroj kantlecionojn, laboris tamen komence kiel prefestis sportisto; li estis boksisto kaj ludis usonan piedpilkon ĉe la Chicago Negro All Stars. Antaŭ ol li ŝanĝiĝis al baso, li estis frapinstrumentisto; li lernis kontrabason ĉe la mita basisto de Count Basie, Walter Page. Parham laboris en la teritoria bando de Zack Whyte ekde 1932 ĝis 1934, ĉefe en Cincinnati. Post sia reveno al Ĉikago li ludis en la 1930-aj jaroj kun Zutty Singleton, Roy Eldridge (1936–1938), Art Tatum kaj Bob Shoffner. En la jaro 1940 li membriĝis en la orkestro de Earl Hines, en kiu li restis du jarojn. Poste li transiris al Jimmie Lunceford (1942–1947), ludis post tio denove ĉe Muggsy Spanier en ties revivo-bando (1950–1955), poste ĉe Herbie Fields (1956–1957), denove ĉe Hines samkiel ĉe Louie Bellson. Dum la 1960-aj jaroj li kunlaboris precipe kun Art Hodes kaj ludis en multaj diksilandbandoj, ekz. de Big Chief Russell Moore. Parham kunlaboris je sonregistradoj de Mildred Bailey, Eldridge, Hines, Lunceford, Pearl Bailey, Spanier kaj Bellson.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nekrologoj en The New York Times, en The Telegraph kaj en [1][rompita ligilo] The Independent