Saltu al enhavo

Trojlo kaj Kresida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Famous Historie of Troylus and Cresseid
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro tragedio • ŝekspira problemdramo
vdr

Troilus and Cressida (/ˈtrɔɪlʌs ... ˈkrɛsɪdə/ aŭ /ˈtroʊ.ɪlʌs/) estas teatraĵo de William Shakespeare, probable verkita en 1602.

En Trojo dum la Troja milito, Troilo kaj Kresida startigas amaferon. Kresido estis devigita forlasi Trojon por aliĝi al sia patro en la greka tendaro. Dume, la grekoj klopodas por malpliigi la fieron de Aĥilo.

La tono alternas inter maldeca komedio kaj tragedia tristo. Legantoj kaj spektantoj ofte trovas malfacile kompreni kiel reagas la rolulojn. Frederick S. Boas klasigis ĝin kiel unu el la verkoproblemoj de Shakespeare.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Al Esperanto Stephen A. Andrew tradukis kaj publikigis ĝin en 1952 eldonita de «The Esperant Publishing Company Ltd.»

Citaĵo
 Ĉiu lingvo nepre gajnas honoron, liverante siajn elementojn por garni traduke la altflugajn pensojn kaj elegantajn parolturnojn de Shakespeare, genia super geniuloj. Esperanto, kompreneble, ne estas escepto en la parado; kaj la modela traduko de «Hamleto», fare de Zamenhof, malfermis vojon al pliaj tiucelaj klopodoj. Interaliaj, Stephen A . Andrew, klera samideano, diplomito de la Brita Esperantista Asocio, plej sisteme surpasis tiun vojon, ĉar per la verko ĉi tie nun recenzata, li metas kompletigon en nia lingvo al la serio, kiun li nomas «trilogo de titolaj amoparoj». En «Trojlo kaj Kresida» la heroino-amatino prezentas sen vualo la variemajn facetojn de virina psikologio per jukaj reagoj de fidelo-maifidelo, tute sinceraj laŭ momento aŭ cirkonstancoj. Atente studante la sencon de la vortoj de Kresida, oni ne povas ne konkludi, ke pri amaj aferoj nenio nova estas nun sub la suno... Sur paĝo 19a oni legas konsiderojn ŝiajn, kiuj aspektas ne nur modernaj, sed ankaŭ modernistaj: Ĉe amindumado, virinoj ja estas anĝeloj. Nenion scias la amatino, kiu ne scias, ke la amanto taksas la celaĵon gajnotan pli alta ol vere ĝi estas, k.t.p. laŭ simila filozofio.

La tradukinto, S-ro A. Andrew. ŝajnas lerta kaj sperta pri la pompa stilo de Shakespeare, sed ne ĉiam li sukcesis ebligi fluan legadon en sia traduko, ĉar belege klaraj periodoj najbaras kun aliaj ĝene konfuzaj, ne ja pro la originalo mem, sed pro obstina apliko de stranga sintakso. Jen unu ekzemplo, inter multaj: Diablojn faras timoj el keruboj. Kial ne helpi la kompreneblecon, uzante la samajn vortojn laŭ alia pli facila ordo? Ankaŭ ŝokas ega trouzo de la sufikso , kiu, kredeble, por redoni nuancojn, svarmas en preskaŭ ĉiu paĝo. Cetere, laŭ mia opinio, mankas klarigoj pri kelkaj neologismoj, kvankam enŝoviĝis pluraj kunmetitaj vortoj, kiel krustbakaĵaĉo, kiuj plej okulfrape difektas la estetikon. Tamen, neniel mi volas kaŝi laŭdojn antaŭ la vortoj de Kresida, tre ĉarmaj, precipe en la amoscenon kie la vervo de la fama aŭtoro nature ŝprucas kaj la bonvolo de la kuraĝa tradukinto fariĝas evidenta. Pri tio ne ekzistas dubo, same kiel pri lia speciala kompetenteco en la elektita fako. Tio plene montriĝas en interesa antaŭparolo, kie tute sincere estas dirite,

tamen, ke li ne malmulte profitis per la sugestoj de recenzistoj kaj legintoj de liaj antaŭaj tradukoj. La simpla kaj bela prezento konfirmas la prestiĝon de la konata eldonejo, kiu riskus nenion anoncante premion al serĉantoj de preseraroj en tiu ĉi libro, kiun ĉiu serioza progresanto zorge devas trastudi. 
—  LUIS H E R N A N D E Z. Boletín n050 (feb 1953)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]