Treviro
Treviro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urban district of Rhineland-Palatinate (en) ĉefurbo de distrikto en Germanio urba komunumo de Germanio urbego antikva urbo (–nekonata valoro) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 112 737 (2023) [ ] | ||||
Loĝdenso | 963 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 45′ N, 6° 38′ O (mapo)49.755656.63935Koordinatoj: 49° 45′ N, 6° 38′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 141 m [ ] | ||||
Areo | 117,07 km² (11 707 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Trier [ ] | |||||
Treviro (germane Trier [tria], en la dialekto de la urbo ankaŭ: Trever) estas konsiderata la plej malnova urbo de Germanio. Ĝi estis fondita en la jaro 16 antaŭ Kristo de la romia imperiestro Augustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum aŭ mallonge Treveri. Pluraj konstruaĵoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri la romia tempo: Plej impona sendube estas la tiel nomata Porta Nigra (= Pordo Nigra), granda urba pordego konstruita en la fino de la 2-a jarcento.
En Treviro naskiĝis Karl Marx.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Baziliko de Konstanteno
- Kastelo Monaise
- Katedralo de Treviro
- Nia Kara Sinjorino (Treviro)
- Porta Nigra
Servoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Treviro kune kun la urboj Luksemburgo, Metz kaj Saarbrücken estas la urba ligo Quattropole, kaj kune kun tiuj tri ligaj urboj membras en la regionego Sarlando-Loreno-Luksemburgo-Rejnlando-Palatinato-Valonio.
Treviro havas naŭ partnerajn urbojn:
- Metz (Francio) ekde la 13-a de oktobro 1957
- Ascoli Piceno (Italio) ekde la 31-a de aŭgusto 1958
- Gloucester (Britio) ekde la 29-a de junio 1959
- 's-Hertogenbosch (Nederlando) ekde la 7-a de junio 1968
- Pula (Istrio, Kroatio) ekde la 8-a de septembro 1971
- Fort Worth (Usono) ekde la 13-a de julio 1987
- Weimar (Germanio) ekde la 24-a de majo 1987
- Nagaoka (Japanio) ekde la 2-a de junio 2006
- Xiamen (Ĉinio) ekde la 11-a de novembro 2010
Esperanto-vivo
[redakti | redakti fonton]En Treviro kvarfoje okazis la jarfina "Internacia Festivalo" (IF), nome dum 1988, 1997, 2000 kaj 2005. Inter la 27-a de decembro 2002 kaj la 3-a de januaro 2003 la 46-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Trier kaj pritraktis la temon "Ekstremismo – specoj, originoj, efikoj". En 2006 okazis samloke la "Novjara Renkontiĝo" (NR) de EsperantoLand.
Gefiloj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Guido Steinberg, islamologo
- Johann Nikolaus von Hontheim, episkopo kaj juristo
- Rotrude de Treviro
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Augusta Treverorum
- Elektoepiskopujo Treviro
- Ĉefepiskopujo Trier
- Princelektista palaco
- Treveroj
- Moselbahn
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Fotoj de la urbo, jan. 2006[rompita ligilo]
- Trier Daily Photo Arkivigite je 2006-08-18 per la retarkivo Wayback Machine