Traun (rivero)
Aspekto
Traun (Traŭno) estas rivero de 153 km en Supra Aŭstrio (Aŭstrio), fluanta de dekstre en la Danubon en la urbo Linz. La averaĝa forfluo estas 135 m³/s. Inter la riveroj Enns kaj Traun etendiĝas la "Traunviertel". La plej granda parto de la akvoj de Salzkammergut forfluas per Traŭno.
Alfluoj
[redakti | redakti fonton]Maldekstraj alfluoj:
- Gosaubach en la lago Hallstättersee
- Ischl, apud Bad Ischl
- Weißenbach, apud Mitterweißenbach, inter Bad Ischl kaj Ebensee
- Langbathbach ĉe Ebensee
- Ager, en Stadl-Paura
Dekstraj alfluoj:
- Alm, malantaŭ Lambach, en la komunumo de Fischlham
- Aiterbach apud Wels
- Krems, en la urboparto Ebelsberg de Linz
- Rindbach en Ebensee
- Rettenbach, apud Bad Ischl
kaj kelkaj pliaj malgrandaj rojoj.
Historie Traŭno estis grava por transporti salon kaj lignon. Hodiaŭ ĝi estas grava pro la produktado de elektra kurento.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Die Traun- Fluß ohne Wiederkehr, -Katalog zur Ausstellung im O.Ö. Landesmuseum Francisco-Carolinum vom 15.9.1992 bis 14.3.1993.- Linz, ISBN 3-900746-46-X (en la germana)