Tranquillus Parthenius Andronicus
Franjo Trankvil Andreis (1490-1571) | ||
---|---|---|
"Ad Deum contra Thurcas oratio carmine heroico",
verko eldonita en 1515. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1490 en Trogir, Dalmatio, Kroatio | |
Morto | 1571 en Trogir, Dalmatio, Kroatio | |
Lingvoj | latina vd | |
Loĝloko | Trogir • Dubrovnik • Padovo • Romo • Vieno • Konstantinopolo vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo, Universitato de Vieno, Universitato de Ingolstadt, Universitato de Lepsiko | |
Profesio | ||
Okupo | diplomato verkisto retorikisto vd | |
Laborkampo | Diplomatio kaj literaturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Oratio contra Thurcas ad Germanos habita ❦ Oratio ad Germanos de bello suscipiendo contra Thurcas ❦ Oratio de laudibus eloquentiae ❦ Ad optimates Polonos admonitio ❦ Dialogus Sylla ❦ Dialogus philosophandumne sit ❦ De rebus in Hungaria gestis ab illustrissimo et magnifico Ludovico Gritti deque eius obitu epistola ❦ Ad Deum contra Thurcas oratio carmine heroico ❦ Dialogus inter virum et uxorem ❦ Dialogus de pecuniae utilitate ❦ Oratio ad Carolum V imperatorem ❦ Oratio ad regem Angliae ❦ Epistola ad Gregorium Drascovich ❦ Oratio ad Regem Poloniae vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andronicus Tranquillus Parthenius (1490-1571) estis kroata dominikano, filozofo, gramatikisto, historiisto, humanisto, diplomato, poeto, kaj sekretario de Ferdinando la 1-a (1543)[1], kies fekunda latina scienca kaj beletra verkaro inkludas diskutojn, dialogojn, epistolojn kaj poeziojn.
Aparte interesa estas liaj leteroj kie li portretas la situacion en Hungario post la Batalo de Mohács inter la hungara reĝo kaj la otomana imperio, en 1526, kaj la letero al la papo Pio la 5-a kie li akre kritikas la eklezipolitikistojn.
En sia verko "Oratio", publikigita en 1518, en Aŭgsburgo, li avertas la germanojn pri la otomana danĝero kiu minacas la tutan Eŭropon. Li estis kunlaboranto de polaj humanistoj. Erasmo de Roterdamo, en sia kolokvo "Convivium poeticum" omaĝe al li kreis parolanton kies nomo estis Parthenius.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Franjo studis en pluraj eŭropaj universitatoj. En la epoko de la 5-a Laterana Koncilio li troviĝis en Romo kaj aktivis serve de Johano Lasko (1499-1560), ĉefepiskopo de Gniezno, kiu vizitadis la koncilion inter 1513 kaj 1515. Ĉi-asociiĝo havis signifoplenan efekton sur la restanta parto en la vivo de Androniko.
En aprilo 1517 li enmatrikuliĝis en Vieno, konatiĝis kun Joachimus Vadianus (1484-1551) kaj proponis al li kelkajn lecionojn pri Kvintiliano kaj Cicerono. Vadianus rekomendis lin al Urbanus Rhegius (1489-1551) en Ingolstadt, kie vintre de 1517-1518 li engaĝiĝis en cirklo de polaj studentoj. Maksimiliano la 1-a invitis lin al Aŭgsburgo, kie li publikigis la unuan el siaj pluraj libroj, ia oratoraĵo apoge de la krucmilito kontraŭ la turkoj, kiu estis plurfoje represita.
Dum printempo de la jaro 1518 li enmatrikuliĝis en Lepsiko, kaj kiel membro de la Pola Nacio, kaj kiel profesoro pri Kvintiliano. Li same vizitis Nurenbergon kaj Erfurto, konatiĝinte kun Willibald Pirckheimer (1470-1530), Eobano Heso (1488-1540) kaj Euricius Cordus (1486-1535).
Sekvante la ekzemplon de Eobano kaj aliaj humanistoj el Erfurt, printempe de 1519, li ekiris al Loveno por viziti Erasmon. Bedaŭrinde ne eblis al li renkontiĝi kun Erasmo kaj en Loveno kaj en Antverpeno. Lia deziro pri profesorado en Loveno estis neglektita, tial li furioze ekiris al Parizo. Erasmo provis kvietigi lin omaĝante en unu el siaj Kolovoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ad Deum contra Turcas oratio carmine heroico. Ejusdem epistola ad Hieronymum ..., 1515
- Ode in triumpho de victoria Sigismundi regis Poloniae contra Moscos habita, 1515
- Oratio ... Contra Thurcas Ad Germanos Habita, 1518
- Oratio Tranquilli Parthenii Andronici Dalmatae Contra Thurcas Ad Germanos Habita, 1518 Tranquillus Parthenius Andronicus
- Epistola ad clarissimum ac nobilem virum Hieronymum de Croaria 1518
- Oratio Tranqvilli Parthenii Andronici Dalmatae Contra Thvrcas Ad Germanos Habita, 1518
- Hec continent. in hoc opusculo. Tranquilli Parth. Dalmate ad Deum contra ..., 1518
- Hec continentur in hoc opusculo Tranquilli Parthenii dalmate ad deum contra Thurcas oratio carmine heroico: Tranquilli Parthenii dalmate ad deum contra Thurcas oratio carmine heroico. Eiusdem epistola ad clarissimum ac nobilem virum Hieronymum de Croaria..., 1518
- Epistola ad Maximilianun Caesarem Augustum ĉ.1518
- Declamatio de vero philosopho ac philosophiae origine Lipsiae, 1518
- Oratio contra Thurcas ad Germanos habita [dicata Maximiliano Cesari Augusto, Augustae Vindelicorum die 25.5.1518
- Oratio de laudibus eloquentiae [una cum epistola comitatoria Vito Vuerlero, antaŭ 1518
- Epigramma ad Conradum Peuttinger, 1519[2]
- Epistola ad Bilibaldum Pirckheimerum Lipsiae, 1519
- Dialogus: Sylla, 1527
- Epistola de rebus in Hungaria gestis ab illustrissimo et magnifico Ludovico Gritti deque eius obitu antaŭ 1534
- Oratio Tranqvilli Andronici Dalmatae ad Germanos de Bello Svscipiendo Contra ..., 1541
- Oratio ad Germanos de bello suscipiendo contra Thurcas. Ejusdem ... de ..., 1541
- Epistola ad regem Ferdinandum Vindobonae, 15.1.1541
- Oratio ad Germanos de bello suscipiendo contra Thurcos, Vindobonae, 1541
- Oratio de Caesaribus Romanorum invictissimis Carolo et Ferdinando, Vindobonae, 1541
- Carmen invectivum Vindobonae, 1564
- Epistola Pio V papae antaŭ 1570
- Epistolae Antonio Verantio antaŭ 1570
- Tranqvilli Andronici Dalmatae, Ad Optimates Polonos admonitio, 1584, Tranquillus Parthenius Andronicus,Jakób Górski
- Tranquilli Parthenii Andronici Dalmatae Oratio contra Turcas ad Germanos habita, 1598
- Epistola Adversa fortuna iactatur Lipsiae, 1519
- Epistola et elegidium Vadiano Ingolstadii, 1517-1518
- Epistolae Aloiso Cippico
- In Ioannis regis filium
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wikisource
- WorldCat Identities
- CERL Thesaurus
- Bayerische StaatsBibliothek
- Bibliothèque Nationale de France Arkivigite je 2017-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- The life of Erasmus, Volume 1, John Jortin, Jean Le Clerc
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Crusading in the Fifteenth Century: Message and Impact, N. Housley
- Google Play
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Francesco Pucci (1436-1512)
- Konrad Peutinger (1465-1547)
- Willibald Pirckheimer (1470-1530)
- Paolo Giovio (1483-1552)
- Joakimo Vadiano (1484-1551)
- Urbanus Rhegius (1489-1551)
- Johannes a Lasco (1499-1560)
- Matthias Flacius (1520-1575)
- Francisko Patriko (1529-1597)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kolokvoj, Volume 1, Desiderius Erasmus
- ↑ Mirabile