Trametes versicolor
Aspekto
Trametes versicolor | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trametes versicolor
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Trametes versicolor (L.) Lyod. 1921 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Trametes versicolor aŭ papilia trameto (antaŭe konata kiel Coriolus versicolor) estas ordinara polipora fungo el la genro Trametes. Versicolor aludas je la diversaj koloroj de la fungo.
La surfaco de la fungokapo havas diverskolorajn duonrondajn regulajn zonojn. La surfaco estas hara, dense zonita, kun blanka rando, ofte onda surfaco. Ĝi dikas 1-3 mm, grandas 2-10 x 2-5 x 0,5 cm en grandaj grupoj.
Oni trovas porojn de 2-4/mm, la sporoj estas blankaj, grandaj 6-7 x 1,5-2 µm (mikrometrojn), cilindraj, glataj.
Ĝi estas neuzebla por nutrado.
Ĝi estas miksebla kun ekz. Trametes multicolor sed la versicolor havas minimume 4 diversajn kolorojn en la zonoj (krom la blanka).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Funghi Vitalia - Coriolus versicolor Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare fotoj
- angle Trametes versicolor en indexfungorum.org