Traktato de Villafranca
La Traktato de Villafranca estis internacia traktato inter la Franca imperio kaj la Aŭstria imperio (subskribita de Napoleono la 3-a kaj Francisko Jozefo la 1-a). Ĝi estis subskribita la 11-an de julio 1859 en Villafranca di Verona. La traktato finis la militon inter Francio kaj Aŭstrio.
La traktato decidis, ke la plejparto de Lombardio (kun ĝia ĉefurbo - Milano, sed sen la urboj Mantuo kaj Lenjano - estis aŭstriaj fortresoj) iĝis parto de Francio. La traktato ankaŭ rehavigis la tronojn al la italiaj senjoroj kiuj malgajnis siajn tronojn sekve de ribeloj kaj revolucioj.
La franca imperiestro Napoleono la 3-a subskribis la traktaton sen konsulti ĝin antaŭe kun lia alianca ŝtato - la Sardio, ĉi tio okazis, ke la sarda ĉefministro Camillo Benso eksiĝis kiel ĉefministro.
La paktoj de la traktato ne plenumiĝis, ĉar la centran parton de Italio okupis Sardio, kiu ne volis rehavigi liajn terojn al siaj antaŭaj senjoroj. Francio ankaŭ ne volis devigi sian aliancon por ke plenumi la paktojn de la traktato. Finfine en tiaj teroj okazis plebiscitoj kaj la popolo elektis aparteni al Sardio.