Saltu al enhavo

Tra sovaĝa Kamĉatko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tra Sovaĝa Kamĉatko
Aŭtoro Sten Bergman
Eldonjaro 1932
Urbo Stokholmo
Eldoninto Societo Esperantista Stokholmo
Paĝoj 276 2 mapoj
vdr

Tra sovaĝa Kamĉatko estas verkaĵo de Sten Bergman (1895-1975).

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

La verkon esperantigis el la sveda Birger Gerdman. La tradukaĵo estas publikigita en 1932 kaj ĝi ampleksas 276 paĝojn kaj aperis kun 2 kartoj kaj pli ol 90 bildoj. Ĝi estas reeldonita kiel e-libro de "Inko" en 2001.

Citaĵo
 jen interesa verko, plena de mirigaj detaloj pri vastegaj stepoj, timigaj neĝoŝtormoj, kaj preskaŭ netolerebla malvarmo, majstre pentritaj de la aŭtoro, kiu dufoje kun sia heroa edzino slede aŭ skie travojaĝis tiun preskaŭ nekonatan landon, kolektante materialon por

sveda muzeo. De la komenco ĝis la fino la aŭtoro tenas nian atenton. Ne ofte oni trovas literaturaĵon tiel interesan kaj instruan. Li donas vivon al ĉiu detalo: jen la leganto ridas kun li, jen same partoprenas la terurajn ŝtormojn kaj aliajn aventurojn, kiuj konstante akompanis la vojaĝadon. Oni ne povas ne admiri la nevenkeblan persiston de la du esploristoj: ankaŭ la malsataj sledhundoj elvokas kompaton pro sia doloriga laboro. La aŭtoro vidigas al ni la Kamĉatkan naturon kaj la mil kaj unu detaletojn el la stranga vivo ĉirkaŭ li: —montaj gentoj, lamutoj kaj korjakoj, konkura gastigemo, terura malpureco, salmokaptado, zibelĉasado, felkomerco —ĉio estas traktita sprite kaj bonhumore. La libro enhavas du mapojn kaj proksimume 80 bildojn. Ĝi estas bone presita sur bonkvalita papero. Krom unu-du nefundamentaj radikoj kaj la trouzo de la infinitivo mi trovas la tradukon modela, kvankam mi ne aprobas la dividmanieron de la vortoj : ekz., a-nimo, ve-nis, ŝi-poj. Entute

verko tre leginda kaj plene rekomendinda. 
— La Brita Esperantisto - Numero 327, Julio (1932)
Citaĵo
 Vigla raporto pri maloftaj vivantaĵoj, kaj instrua priskribo pri fora, preskaŭ nekonata regiono, laŭ geografia, zoologia, antropologia vidpunktoj. Stilo, taŭga komprenebla, bona. 
— 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 87
Citaĵo
 La libro priskribas malgrandan svedan ekspedicion kiu dum la jaroj 1920/22 vizitis tiun nekonatan nordan landon kaj faris tie diversajn sciencajn esplorojn, kolektis etnografiajn kaj natursciencajn dokumentojn por la sveda ŝtata muzeo.
Plezure oni legas tiun interesan vojaĝlibron en kiu varias aventuraj kaj amuzaj partoj. La traduko estas flua, konciza, bona. 
— 1932(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 771
Citaĵo
 Norde de Japanujo situas la duoninsulo Kamĉatko, plena de altaj vulkanoj,

krutaj montegoj, grandegaj arbaroj kaj vastaj tundroj. En la riveroj la salmoj staras amase kiel sardinoj en skatoleto, kaj en la arbaroj vivas plej valoraj felbestoj En tiu lando de neĝoŝtormo kaj mordanta frosto loĝas sovaĝaj malmulte konataj popoloj : kamĉatkanoj, lamutoj kaj korjakoj, kiuj gajnas sian porvivon per ĉasado, fiŝkaptado kaj boacbredado. Tra tiuj sovaĝaj regionoj vojaĝis per tirhundoj kaj sledo la aŭtoro kun sia juna edzino dum du vintroj. La vivoplena rakonto pri la aventuraj veturoj dum vintraj trovis la plej grandan atenton en la tuta mondo kaj la libro estas aperinta en 12 lingvoj. Eldona Societo Esperanto en Stokholmo nun eldonis ĝin ankaŭ en Esperanto. Ĝis nun la esperanta literaturo ne posedis tian modernan vojaĝpriskriban libron. La libro estas presita sur eleganta papero kaj ilustrita per multaj bildoj laŭ

fotografaĵoj prenitaj de la aŭtoro mem kaj liaj kamaradoj. Ni antaŭvidas, ke la esperantistaro bone akceptos tiun valoran pliriĉigon de la kreskanta esperantoliteraturo
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]