Saltu al enhavo

Traíd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traíd
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19312
Demografio
Loĝantaro 22  (2023) [ ]
Loĝdenso 0,5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 1° 49′ U (mapo)40.6686635-1.8094698Koordinatoj: 40° 40′ N, 1° 49′ U (mapo) [ ]
Alto 1 373 m [ ]
Areo 48,59 km² (4 859 ha) [ ]
Traíd (Kastilio-Manĉo)
Traíd (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Traíd
Traíd (Hispanio)
Traíd (Hispanio)
DEC
Situo de Traíd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Traíd [ ]
vdr

Traíd [traID'] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 22 loĝantoj sur areo de 48,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,5 loĝantoj/km². Traíd troviĝas ene de la areo de la Natura Parko de Alto Tajo, kaj tiele estas facile aliri el tiu laŭ sennombraj vojoj de Rura Turismo. Ĝi troviĝas en strategia intermeza punkto inter aliaj vilaĝoj de la montaro: Alcoroches, Piqueras, Pinilla de Molina, Chequilla, Checa, Orea kaj Peralejos de las Truchas. La loĝantoj nomiĝas traidanos respektive traidanas.

Traíd situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1373 m super marnivelo; je 170 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°40′07″N 1°48′34″Ok. Najbaras la municipoj Piqueras, Alcoroches, Checa, Chequilla, Megina, Pinilla de Molina, Terzaga, Torrecuadrada de Molina kaj Anquela del Pedregal.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 27 en 2016, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, ankaŭ ĉe Traíd, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Traíd kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 22 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]