Torres de Albanchez
Torres de Albanchez | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23391 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 746 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 25′ N, 2° 41′ U (mapo)38.4150316-2.6772123Koordinatoj: 38° 25′ N, 2° 41′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 001 m [ ] | ||
Areo | 65 km² (6 500 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torres de Albanchez [ ] | |||
Torres de Albanchez estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 65 km2 kie loĝas 787 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 12,71 loĝ./km2.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Torres de Albanchez situas sur la nordo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 880 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°24′54″N 2°40′38″O.
La municipa teritorio formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Villarrodrigo, Siles, Benatae, La Puerta de Segura kaj Génave. Torres de Albanchez havas enklavon, nome Cuarto del Madroño, inter Villarrodrigo kaj la limoj provincaj de Ciudad Real kaj Albacete. La tipa flaŭro plej abunda en Torres del Albanchez estas de agrikultura karaktero, same kiel zono de forstado, sur la nordo de la municipo. Estas ankaŭ elstaraj lokoj, kiel naturaj kavoj en karsta rokaro kaj arkeologiaj kuŝejoj kun prahistoriaj restaĵoj. La ĉefaj ekonomiaj agadoj estas la agrikulturo kaj la rura turismo.
Ĝi estas je 165 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 97 km de Úbeda kaj je 25 km de Segura de la Sierra. Ĝi videblas en la folio de la MTN50: n.º 865.
Nordokcidente: Villarrodrigo | Norde: Villarrodrigo | Nordoriente: Siles |
Okcidente: Génave | Oriente: Siles | |
Sudokcidente La Puerta de Segura | Sude: Benatae | Sudoriente: Benatae |
Krom la ĉefa urba kerno, estas du aliaj domaroj, nome la jenaj:
Domarkernoj | Loĝantoj | Viroj | Virinoj | Distanco (km) |
---|---|---|---|---|
Torres de Albanchez (ĉefa urba kerno) | 970 | 496 | 474 | 0 km. |
Fuente Carrasca | 21 | 11 | 10 | 4 km. |
La Hoya de Villarrodrigo | 0 | 0 | 0 | 3 km |
Los Maridos | 10 | 6 | 4 | 6 km |
Moracho | 0 | 0 | 0 | 5 km |
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua homa okupado de la teritorio okazis dum la Ĥalkolitiko, tamen la aktuala nomo de Torres de Albanchez devenas de la islama epoko de Al Andalus, kaj la kristanoj konkeris la areon la 1a de majo 1235, kaj integris la lokon kaj ties kastelon al la senjorlando "Encomienda de Segura" kun sidejo en Segura de la Sierra, apartenanta al la Ordeno de Santiago kiu helpis la lokon kaj la loĝadon en zono malpli kruta ol tiu kiun ĝi okupis antaŭe. En la blazono aperas du turoj el tiuj al kiuj aludas la urbonomo kaj la kruco de la Ordeno de Santiago.
En 1243, la emiro de la tajfo de Murcio (nome Ibn Hud al-Daŭla) subskribis kapitulac-pakton de Alcaraz, kun la reĝo Fernando la 3-a. La teritorio de Segura de la Sierra estis integrita tiel en la Reĝlando Kastilio ene de la Regno Murcia ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan Provincon Ĥaenon.
En 1940 oni atingis pinton super 2500 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis la nunaj 787; tio estas, oni perdis du trionojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]
|