Tomelloso
Tomelloso | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Ciudad Real | ||||
Komarko | Manĉa Centro | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 13700 | ||||
Retpaĝaro | www.tomelloso.es | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Carlos Manuel Cotillas López (PP) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 38 641 (2010) | ||||
Loĝdenso | 159,79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 9′ N, 3° 1′ U (mapo)39.157777777778-3.0208333333333Koordinatoj: 39° 9′ N, 3° 1′ U (mapo) [ ] | ||||
Alto | 662 m [ ] | ||||
Areo | 241,83 km² (24 183 ha) | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tomelloso [ ] | |||||
Tomelloso [Tomelloso] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la geografia centro de Manĉo, la plej loĝata urbo de la areo kaj la oka plej loĝata de la regiono Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas tomelloseros. La censita populacio en 2010 estis de 38.641 loĝantoj kaj la denseco estas de 159,79 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Tomelloso estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 662 m; je 95 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 241.83 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°09′28″N 3°01′15″Ok.
Ĝi limas norde kun Pedro Muñoz kaj Arenales de San Gregorio, oriente kun Socuéllamos, sude kun Argamasilla de Alba kaj Alhambra (Kamparo de Montiel) kaj okcidente, kun Campo de Criptana kaj Alcázar de San Juan.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (vitoj, cerealoj kaj olivarbaroj) kaj brutobredado. Ĝi estas granda industria areo ĉefe pro vinindustrio. Helpas du aŭtoŝoseoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gastejo Posada de los Portales aŭ de la Arkaroj, konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kiel gastejo por veturantoj kaj komercistoj, nune uzata de la municipo kiel kulturdomo.
- Urbodomo konstruita en 1904.
- Preĝejo Asunción (Virgulina ĉieliro), el la 16a jarcento kun baroka reformo de la 17a jarcento.
- Muzeo de la pentristo Antonio López Torres, onklo siavice de la pentristo Antonio López García, ambaŭ naskiĝintaj en Tomelloso.
- Kavoj elfositaj kiel vinkeloj (ĉirkaŭ 4,000) kun "spiriloj" videblaj ĉe la trotuaroj de la urbo. Kelkaj viziteblaj, kun tradicia ilaro por produktado de vino.
- Muzeo de Ĉaro, ankaŭ kun tradicia ilaro por agrikulturo.
- Bombos, nome tipaj paŝtistaj konstruaĵoj el amasigitaj ŝtonoj sen cemento ia kun volbo.
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Francisco García Pavón (aŭtoro de la detektivaj romanoj kiuj estis bazo de televida serio Plinio)
- Eladio Cabañero (poeto)
- Félix Grande (verkisto kaj flamenkologo)
- Antonio López García (pentristo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Portalo de la Municipo de Tomelloso
- TomeWeb.es, informo varia pri Tomelloso[rompita ligilo]
- Reta televido de la Municipo de Tomelloso[rompita ligilo]
- Bacinerias.com » Retejo pri kuriozaĵoj de Tomelloso kaj ĉirkaŭoj