Tom Gehrels
Tom Gehrels | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Tom Gehrels |
Dato de naskiĝo | 21-a de februaro 1925 |
Naskiĝloko | Haarlemmermeer |
Dato de morto | 11-a de julio 2011 |
Mortoloko | Tucson |
Aĝo je morto | 86 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Nederlando |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | angla lingvo [ ] |
Parolata lingvo | angla lingvo [ ] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Harold Masursky Award for Meritorious Service to Planetary Science [ ] |
Portalo pri Homoj | |
Tom Gehrels (naskiĝis la 21-an de februaro 1925 en Haarlemmermeer, mortis la 11-an de julio 2011 en Tucson) estis nederlanda astronomo. En la 1950-aj jaroj li elmigris en Usonon kaj karieris tie.
Li kunlaboris kun la projekto Spacewatch por la serĉo de terrenkontaj asteroidoj.
Li malkovris grandan nombron da kometoj inter kiuj la periodaj kometoj 64P/Swift-Gehrels, 78P/Gehrels, 82P/Gehrels kaj 90P/Gehrels
Per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj de la observatorio de la Monto Palomar, kaj kunlaborante kun la geedzoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld, de la observatorio de Leiden en Nederlando, ili malkovris pli ol 4000 asteroidojn, inter kiuj La apolonaj asteroidoj 1864 Dedalo kaj 5011 Ptaho, la amoran asteroidon 4587 Rees kaj dekojn da trojaj asteroidoj.
Dum la Dua Mondmilito, Tom Gehrels estis ano de la nederlanda rezistado. Parolinte kun la politikaj malliberuloj trudita labori al la konstruo de V-1 kaj V-2 sub la ordoj de Wernher von Braun, li asertis ke von Braun estis multe pli kulpa de mistrakto kontraŭ la malliberuloj ol tio, kiu estis menciita en lia oficiala biografio "asepsita"[1].
Tom Gehrels estas la patro de la astrofizikisto Neil Gehrels.
Honoro
[redakti | redakti fonton]La asteroido 1777 Gehrels ricevis lian nomon[2].