Todos están muertos
Todos están muertos | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Todos están muertos |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2014 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Álvaro Gutiérrez |
Reĝisoro(j) | Beatriz Sanchís |
Scenaro | Beatriz Sanchís |
Rolantoj | Elena Anaya • Nahuel Pérez Biscayart • Angélica Aragón • Patrick Criado • Macarena García |
IMDb | |
Todos están muertos (Ĉiuj estas mortintaj) estas hispana drama filmo kun nuancoj komedio kaj de magia realismo premierita en 2014, kiel unua verko de la valencia reĝisorino Beatriz Sanchís kaj protagonistigita de la aktorino Elena Anaya.[1][2][3]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Lupe (Elena Anaya) estis elstara kantistino de la hispana rok-muziko de la 1980-aj jaroj, sed nun ŝi vestas nur hejmajn vestaĵojn kaj forgesis la famon, la koncertojn kaj la sukceson. Ŝi ne kuraĝas eliri for de la hejmo kaj ŝia patrino Paquita, meksikdevena superstiĉema, estas kiu zorgas pri ŝi kaj pri ŝia adoleska filo. Tamen Paquita suferas kanceron kaj ne volas mortiĝi ne aranĝante kelkajn aferojn.[4] Lupe dekomence estas la nura hejme kiu kapablas vidi la fantomon de la frato mortinta en akcidento de aŭto kiun ŝi ŝoforis. La adoleska Diego amikiĝas kun kolego Víctor kiu interesiĝas pri muziko kaj pri Lupe mem, nome la patrino de sia amiko.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Elena Anaya . . . Lupe
- Nahuel Pérez Biscayart. . . Diego
- Angélica Aragón . . . Paquita
- Christian Bernal . . . Pancho
- Patrick Criado . . . Víctor
- Patricia Reyes Spíndola. . . Doña Rosario
- Macarena García . . . Nadia
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La valenciana Beatriz Sanchís estrena 'Todos están muertos', Cadena Ser, 22a de majo 2014.
- ↑ 'Todos están muertos', el realismo mágico, espsinof.com
- ↑ 'Todos están muertos', una fábula de cómo la muerte trae la vida en el Festival de Málaga, Europa Press, 23a de julio 2014
- ↑ Todos están muertos ĉe Fotogramas
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Todos están muertos (película de 2014) en la hispana Vikipedio.