Tivadar Bilicsi
Tivadar Bilicsi | |
---|---|
Tivadar Bilicsi en 1935 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Grawátsch Tivadar Károly |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1901 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de julio 1981 (79-jaraĝa) en Siófok |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-2-454/455 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ferenc Csik Primary School and Gymnasium (en) (–1911) |
Familio | |
Edz(in)o | Liza Timár (en) (1942–) |
Infanoj | Mária Bilicsi, Erzsébet Bilicsi (en) |
Parencoj | József Bolgár (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Tivadar Bilicsi [biliĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bilicsi Tivadar estis hungara aktoro. Lia plej konata filino estis Mária Bilicsi.
Tivadar Bilicsi naskiĝis, kiel Grawátsch Tivadar la 6-an de septembro 1901, Budapeŝto - mortis la 11-an de julio 1981, Siófok.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tivadar Bilicsi frekventis gimnazion en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1919, dume li frekventis aktoran lernejon. En 1925 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), poste al Nacia Teatro (Miskolc). Baldaŭe li aktoradis en diversaj ĉefurbaj teatroj. Li ŝatis kantadi kaj dancadi, tial plej ofte li roladis en operetoj, sed ankaŭ lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Foje li ludis en Usono, Kanado, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj en Svedio. En 1968 li emeritiĝis. Li ricevis premiojn en 1962 kaj en 1975. Lia edzino naskis 4 filinojn.
Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 62 kinejaj filmoj inter 1932-1975, ekzemple Az aranyember (La orohomo), 1935; Petőfi-Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava), 1936; Printempo de morto (filmo), 1939; Sárga rózsa (Flava rozo), 1969
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac; Friedrich Dürrenmatt: Az öreg hölgy látogatása (Vizito de la maljuna damo); Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo); Sándor Petőfi-Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava); Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo)
- ŝlagroj, kiujn li kantis: Nem wurlitzer a verkli, Most amikor minden virág nyílik, Mi muzsikus lelkek, Ujjé, a Ligetben nagyszerű, Jöjjön ki Óbudára, Nem az a fontos, az ember hány éves
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- premio Bilicsi de 2001