Trasierra - Tierras de Granadilla
Trasierra - Tierras de Granadilla | |||
---|---|---|---|
municiparo [ ] | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Ĉefurbo | Granadilla | ||
Akvokolektejo | 614,69 km² (61 469 ha) [ ] | ||
Areo | 614,69 km² (61 469 ha) [ ] | ||
Loĝantaro | 9 049 [ ] (1-a de januaro 2016) | ||
Denseco | 14,72 loĝ./km² [ ] [ ] | ||
La regioneto Trasierra - Tierras de Granadilla [trasjERa - tjERas de granaDIja], konata tradicie kiel Tierras de Granadilla (en Esperanto "Teroj de Granadilla" aŭ "Teroj de Granadeto"), estas neformala municiparo (komunumaro) de la regiono de Ekstremaduro en Hispanio, situa norde de la provinco de Cáceres, kiu fondiĝis la 22-an de aprilo 1997. Laŭ la stato de 2016 en la komarko vivis 9 049 loĝantoj sur areo de 614,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La membraj komunumoj naskiĝis dum la setliĝo de la dinastio de Alba en la 15-a jarcento. La historia ĉefurbo estis la vilaĝo de Granadilla, nuntempe neloĝata, sed uzata. Ĝis 1833 la tradicia regioneto Tierras de Granadilla inkludis ankaŭ la 5 municipojn de Las Hurdes, la vilaĝojn de La Alberca kaj Sotoserrano (aktuale en Kastilio-Leono) kaj la okcidenta parto de Aldeanueva del Camino (aktuale, en la Valo de Ambroz).
Preskaŭ ĉiuj municipoj de la historia regioneto konstituiĝis aprile de 1997 en la Integriga Komunumaro Transierra-Tierras de Granadilla, kiu inkludas aliajn municipojn ekster la tradicia 'Tierras de Granadilla, kiaj Oliva de Plasencia, Jarilla kaj Cabezabellosa. La vilaĝo Casar de Palomero eniris en la komunumaro de Las Hurdes. Ĝia limo koincidas kun la romia praŝoseo "Vía de la Plata" (Arĝentovojo).
La municiparo enhavas la jenajn vilaĝojn kaj domarojn:
oficiala nomo | loĝ. (2016) | areo km² |
---|---|---|
Ahigal | 1409 | 52,07 |
Cabezabellosa | 364 | 33,56 |
Cerezo | 177 | 18,14 |
La Granja | 352 | 14,94 |
Guijo de Granadilla | 557 | 75,03 |
Jarilla | 139 | 28,47 |
Marchagaz | 213 | 9,47 |
Mohedas de Granadilla | 844 | 59 |
Oliva de Plasencia | 316 | 89 |
Palomero | 377 | 20 |
La Pesga | 1108 | 20 |
Santa Cruz de Paniagua kun El Bronco | 367 | 83,81 |
Santibáñez el Bajo | 767 | 46,15 |
Villar de Plasencia | 232 | 24,99 |
Zarza de Granadilla | 1827 | 134 |
sume | 9 049 | 614,69 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton](En la hispana)
- Merchan Vega, Pilar. "Las tierras de Granadilla.". Diputación Provincial, Institución Cultural El Brocense, 1998, Cáceres. 31x25. Etnografia eseo pri la komarko.
- Martínez Diez, Gonzalo. Extremadura: origen del nombre y formación de las dos provincias. Anuario de la Facultad de Derecho,2. Universidad de Extremadura. Cáceres, 1983.
- Luque Castilla, Carmen. "Tierras de Granadilla. Sorpresa Creciente". Senderos de Extremadura, 17. ALEXTUR. Novembro-Januaro 2003.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la Integriga Komunumaro Transierra-Tierras de Granadilla
- Retejo de la Asociacio de Turismo de la Teroj de Granadilla Arkivigite je 2007-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Asocio de Disvolviĝo Cáparra Arkivigite je 2009-02-08 per la retarkivo Wayback Machine