The Griffin (Monmouth)
The Griffin | |||
---|---|---|---|
The Old Griffin | |||
bierejo | |||
Prezento | |||
Tipo | Trinkejo | ||
Dato de konstruo | 18-a jarcento | ||
Protekto | Grado II | ||
Geografio | |||
Lando | Britio | ||
Regiono | Kimrio | ||
Loko | Monmouth | ||
Geografia situo | 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 51″ U (mapo)51.812797-2.714103Koordinatoj: 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 51″ U (mapo) | ||
| |||
The Griffin (esperante: La Grifo) estas trinkejo sur Whitecross Street, Monmouth, Kimrio. La konstruaĵo datiĝas el la 18-a jarcento kaj ĝi estis listigita Grado II ekde 2005.[1] Ĝiaj nomo kaj ŝildo referencas al legenda estaĵo, la grifo.
En la 18-a jarcento la trinkejo estis nomita The Old Griffin (La Olda Grifo). Ĝi estis rekonstruita en la 1830-aj jaroj kaj renovigita en la 1990-aj jaroj. La konstruaĵo situis ĉe la stratangulo de Whitecross Street kaj St Mary's Street, kiuj ambaŭ estis ĉefaj vojoj de la urbo ĝis la mezo de la 18-a jarcento. La rondigita enirejo de la konstruaĵo estis destinita faciligi la trafikon turniĝanta en la akuta angulo. [2] La Mastrino de la trinkejo iam estis Eleanor Jones. Iom post la fino de 19-a jarcento ĝi estis okupata fare de Charles Ballinger kiu ankaŭ produktis mineralakvon, ebligante al la trinkejo provizi pli moderajn trinkantojn.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listed Buildings in Monmouth, Monmouthshire, Wales.
- ↑ Keith Kissack, Victorian Monmouth, The Monmouth Historical and Educational trust, ISBN 0-9503386-2-1, page 45
- ↑ Heather Hurley, The Pubs of Monmouth Chepstow and The Wye Valley, Logaston Press, 2007, ISBN 978-1-904396-87-1, page 38