The Elder Scrolls V: Skyrim
The Elder Scrolls V: Skyrim | |
---|---|
Disvolvo | Bethesda Game Studios |
Eldoninto | Bethesda Softworks |
Distribuo | Steam |
Direktoro | Todd Howard |
Muziko | Jeremy Soule |
Serio | The Elder Scrolls |
Antaŭita de | The Elder Scrolls IV: Oblivion |
Platformo | Xbox 360 |
Licenco | nelibera permesilo |
Ĝenro | rola videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
PEGI-klasifiko | PEGI 18 |
ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17 |
The Elder Scrolls V: Skyrim estas aventura rola videoludo en malfermita mondo kreita de Bethesda Game Studios kaj publikigita de Bethesda Softworks. Ĝi estas la kvina ludo de la serio The Elder Scrolls, post The Elder Scrolls IV: Oblivion. Ĝi aperis tutmonde por Microsoft Windows, PlayStation 3 kaj Xbox 360 en la 11-a de Novembro 2011.
Laŭ la ĉefa intrigo, la ludebla rolulo devas venki Alduin the World-Eater, drako kiu detruos la mondon laŭ profetaĵo. La ludo okazas ducent jarojn antaŭ la okazaĵoj de la ludo Oblivion, kaj okazas en la fikcia regiono de Skyrim. Tra la ludado, la ludanto devas plenumi misiojn kaj plifortigi sian rolulon je diversaj kapabloj. Kiel malfermita mondo, la ludanto povas tuj libere viziti multajn partojn de la mondo, fari ĉion volatan, kaj prokrasti la plenumon de la ĉefaj misioj por la disvolviĝo de la intrigo.