Saltu al enhavo

The Call of the Wild (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Call of the Wild
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jack London
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1903
Eldonejo Macmillan Inc.
Ĝenro aventura romano
Loko de rakonto KanadoJukonioAlaskoUsonoKlondike
vdr

La alvoko de la naturo (angle The Call of the Wild) estas aventurromano de Jack London. Ĝi estis publikigita en 1903 kaj verŝajne estas la plej vaste legata verkaĵo de Jack London.

Tiu ĉi estas rakonto pri transformiĝo, de civilizita al malcivilizita, de brida al sovaĝa, kaj pri supervivo de tiuj kiuj estas plej forta kaj fariĝas plikapabla. Ĉar la ĉefrolulo estas hundo, ĝi estas ofte konsiderata infanlibro, sed ĝi havas malhelan tonon kaj enhavas scenojn de perforto kaj mistrakto.

Komence oni montras la feliĉan kaj sekuran vivon de familia miksrasa hundo nomata "Buck". Senaverte li estas ŝtelita de sia hejmo kaj forprenita. Li estas vendita kaj prenita al malproksima lando kie malfacila vivo de laborbesto atendas. Komence la nova situacio estas malfacile por Buck, sed dum tempo pasas li kreskas pli forta. Por travivi li devus rapide adaptiĝi kaj la malfacilaĵoj plifrue ol malfrue vekas antikvajn instinktojn en li.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La libro temas pri granda miksrasa hundo (San-Bernarda kaj Skota ŝafhundo) nomita Buck, kiu estas ŝtelita de lia sekura ekzisto kiel familia hundo. Li estas vendita kaj prenita al Alasko kie malfacila vivo kiel sledhundo atendas. Li rapide kutimas tiri la sledon kun aliaj hundoj.

Liaj unuaj posedantoj estas François kaj Perrault. Ili povas esti tre striktaj, sed justaj. La ĉefhundo de la unua teamo kiun Buck tiras estas blanka husky nomita Spitz. Spitz estas tre agresema kaj havas multan sperton kiel tirhundo. Ambaŭ iĝas malamikoj rekte de la komenco, kaj en la fino iĝas batalo al morto inter ili. Buck venkas post longa batalo kaj estas nomumita la nova ĉefhundo.

Post iom da tempo li ricevas novajn posedantojn. Sed la peza vivo kiel sledhundo daŭras, kun peza ŝarĝo por tiri kaj tro malmulte da manĝaĵo kaj ripozo. Post alia tempo, Buck estas vendita denove, ĉi-foje al du viroj kaj virino, kiuj intencis eliri serĉante oron. Ĉi tiuj rezultas tute ne kompreni kiel funkcias la malfacila vivo de orserĉanto, kaj ili finas promeni tra la glacio. Buck estas savita fare de viro, John Thornton, kun kiu li tiam restas.

"Buck" jam havis plurajn posedantojn, kaj finfine estas iu kiu traktas lin sufiĉe bone kaj lasas lin kuri libera. Ĉe Thornton, Buck ripozas, kaj ili iĝas vere bonaj amikoj. Buck siavice ankaŭ savas la vivon de lia nova posedanto kaj gajnas al li grandan monsumon tra veto inter Thornton kaj alia viro. Post tio, Thornton kaj liaj du amikoj, Hans kaj Pete, decidas serĉi sian riĉaĵon kiel orserĉantoj mem. Buck pli kaj pli kutimas al vivo en la sovaĝejo, kaj li komencas iĝi pli kaj pli sovaĝa hundo, li ofte faras longajn ekskursojn eksteren en la arbaron memstare. De tempo al tempo li aŭdas la signan krion de la sovaĝejo, la lupoj hurlante.

Unun tagon, post longtempa ĉasado de alko, li revenas al la domo de la posedanto kaj trovas lin kaj liajn du kunulojn mortigitaj. Laŭ lia flarsenso, li elspuras la indianojn kiuj kaŭzis tion, kaj prenas venĝon, mortigante plurajn da ili. Tiam Buck eliras en la sovaĝejon kaj vivas kun la lupoj, kaj havas malgrandajn hundidojn kun unu el ili. La indianoj malkovras ke la lupoj komencas ricevi novan brunan koloron sur sia felo kaj vivas en timo de ĉi tiu nova bestaĉo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]