The Bat (1926)
Aspekto
La Vesperto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Bat |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Muta filmo (anglaj subtekstoj) |
Kina aperdato | 14-a de marto 1926 |
Kameraado | Arthur Edeson, Gregg Toland |
Reĝisoro(j) | Roland West |
Produktisto(j) | Roland West |
Scenaro | Roland West Julien Josephson |
Filmita en | Usono |
Ĉefrolantoj | Tullio Carminatti Charles Herzinger Jewel Carmen Louise Fazenda Emily Fitzroy Arthur Houseman Robert McKim |
Distribuo | United Artists |
IMDb | |
The Bat (angle "La Vesperto") estas usona muta filmo aperinta en 1926 kaj reĝisorita de Roland West. Ĝi estis adaptita el populara Broadway-teatraĵo de 1920, verkita de Mary Roberts Rinehart kaj Avery Hopwood. En la filmo aperas la aktoroj Jack Pickford kaj Louise Fazenda.
La intrigo okazas en malnova sinjordomo, kie la personoj serĉadas kaŝitan rabaĵon, dum mistera ulo (kromnomita "The Bat") murdas ilin unu post la alia. La filmo estis remalkovrita multajn jarojn post sia apero, kaj oni antaŭe kredis ke ĝi estis perdita.