Tetralogio
Tetralogio (el la greka τετρα- tetra-, "kvar" kaj -λογία -logia, "diskurso") estas termino kiu uzeblas por verk(ar)o formita de ĝis kvar diversaj verkoj. Tiu nomo devenas el la teatro de Antikva Grekio, en kiu tetralogio estis grupo de tri tragedioj sekvitaj de satirusa dramo, ĉiuj verkitaj de la sama verkisto, ludataj dum unu sama spektakla evento dum Dionizia kiel parto de konkurenco.[1] En postaj epokoj tiu kvarera strukturo estis uzataj en tre diversaj ĝenroj, lingvoj kaj ĝenroj, ne nur en literaturo, sed ankaŭ en filmoj, videoludoj ktp.
Ĝenerale trilogio estas pli uzata sistemo ol tetralogio, fakte koincide kun la disvastigita koncepto de dialektiko, nome situacio, ŝanĝo kaj rezulto. Krome tetralogio estas tro longa kompare kun trilogio.
Literaturaj tetralogioj
[redakti | redakti fonton]- Tradicia aranĝo de la verkoj de Platono en naŭ tetralogioj, inklude kelkajn dubajn verkojn kaj la leterojn kiel unusola verko.
- La Henrikado, nome du tetralogioj de historiaj teatraĵoj de William Shakespeare.
- La ringo de la Nibelungo de Richard Wagner.[2]
- Tom Sawyer, tetralogio de Mark Twain.
- The Hobbit plus The Lord of the Rings de J. R. R. Tolkien.
- The Alexandria Quartet de Lawrence Durrell.
- "Inheritance Cycle" de Christopher Paolini.
- Hōjō no Umi de Yukio Mishima.
- The Once and Future King de T.H. White.
- The Book of the New Sun de Gene Wolfe.
- Rabbit Angstrom: A Tetralogy de John Updike.
- Parade's End (1924-1928) de Ford Madox Ford.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Alvin and the Chipmunks (2007, 2009, 2011, 2015)
- The Avengers (2012, 2015, 2018, 2019)
- Batman (1989, 1992, 1995, 1997)
- [The Crow (1994, 1996, 2000, 2005)
- The Hunger Games (2012, 2013, 2014, 2015)
- Indiana Jones (1981, 1984, 1989, 2008)
- Insidious (2010, 2013, 2015, 2018)
- Jaws (1975, 1978, 1983, 1987)
- John Wick (2014, 2017, 2019, 2021)
- Mad Max (1979, 1981, 1985, 2015)
- Men in Black (1997, 2002, 2012, 2019)
- MonsterVerse (2014, 2017, 2019, 2020)
- Shrek (2001, 2004, 2007, 2010)
- Spy Kids (2001, 2002, 2003, 2011)
- Thor (2011, 2013, 2017, 2021)
- Toy Story (1995, 1999, 2010, 2019)