Saltu al enhavo

Teodora la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teodora)
Teodora la 1-a
Imperiestrino Teodoro sur mozaiko en Raveno
Imperiestrino Teodoro sur mozaiko en Raveno
Persona informo
Θεοδώρα
Naskiĝo ĉirkaŭ 500
en Kipro
Morto 28-an de junio 548 (0548-06-28)
en Konstantinopolo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Mama kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Monofizidismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio justinida dinastio vd
Patro Acacius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Comito (en) Traduki kaj Anastasia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Justiniano la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ioannes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dancisto
mimo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodora la 1-a (greke: Θεοδώρα, latine: Theodora; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 500, mortinta la 28-an de junio 548 en Konstantinopolo) estis edzino de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj mem imperiestrino.

Estante filino de cirkestro, dancistino kaj hetajro ŝi kronitis en 527 kiam lia edzo ekregis. Ŝi ege influis lin dum la tuta vivo kaj faris multajn decidojn plenaj de saĝeco kaj kuraĝo sed ankaŭ de orgojlo, estrademo kaj venĝemo. Dum la Nika-ribelo de 532 ŝi malpermesis al Justiniano fuĝon disde Konstantinoplo savante la tronon. Ŝia amikino intima estis la fifama Antonina, edzino de Belizaro. Pro tio Teodora subtenis la generalon Belizaro.

Per pieco kaj ortodokseco (almenaŭ eksteren ŝajnigitaj) ŝi intencis penti la fruan vivon. Pri ŝiaj malbonaj agadoj skribis detale la historiisto Prokopio el Cezareo en la verko Anekdota. Modernaj literaturhistoriistoj taksas tiujn eldirojn troigitaj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Debidour: L'impératrice Theodora, Paris 1885)
  • Diehl: Theodora, impératrice de Byzance, Paris 1904
  • Holmes, The age of Justinian and Theodora, London 1905

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]