Tavurvur
Tavurvur | |||
---|---|---|---|
erupcio de la vulkano Tavurvur la 13-an de februaro 2009
| |||
monto | |||
Alteco | 223 m | ||
Situo | Papuo-Nov-Gvineo | ||
Geografia situo | 4° 14′ S, 152° 13′ O (mapo)-4.2375152.21111111111Koordinatoj: 4° 14′ S, 152° 13′ O (mapo) | ||
| |||
Laste erupciis | la 13-an de februaro 2009 | ||
Tavurvur estas vulkano en Papuo-Nov-Gvineo proksime de la urbo Rabaul. Ĝi situas sur insulo de la Bismarka Insularo aŭ Bismarkoj.
Lastfoje ĝi erupciis la 13-an de februaro 2009 (vidu la foton dekstre), antaŭe la 7-an de oktobro 2006 kaj antaŭ tio en 1994. En 2006 cindra kolono estis suprenŝutita ĝis 18 kilometrojn en la stratosferon, kaj en 1994 eĉ la tuta urbo Rabaul estis kovrita sub cindro kaj en alia loko devis esti novkonstruita. Multaj administraj centroj estis translokigitaj al la urbo Kokopo, kiu situas iom pli ol 30 kilometrojn pli sudoriente.
La vulkano situas ene de la 8 oble 14 kilometrojn granda "Rabaul-kaldrono", kiu ekestis ĉirkaŭ la jaro 550 de nia erao kadre de masiva vulkana erupcio de la ŝtupo 6 en la vulkanoeksplodeca indekso. Plurfoje la sciencistoj diskutis, ĉu tiu erupcio respondecis pri la fortaj klimataj ŝanĝoj de la jaroj 535-536 (se tiu teorio verus, ĝi kompreneble estus erupciinta ne en 550, sed jam en 535), sed daŭre ne regas unueca opinio pri la ĝusteco de tiu tezo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri la vulkano kaj la Tavurvur, Rabaul-kaldrono en usona retejo (angle)
- novaĵa artikolo: "ventoj malfortigas la efikon de erupcianta vulkano" (angle)
- la vulkano en la "tutmonda vulkanisma programo" de la Smithonian-institucio, Vaŝingtono (ankaŭ angle) Arkivigite je 2007-01-26 per la retarkivo Wayback Machine