Tarnabod
Aspekto
Tarnabod estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Heves (urbo).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 10 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6827/20.2292
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 3369
- Telefonprefikso: 36
Tarnabod situas sur ebenaĵo, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ traira flankovojo. Heves (urbo) troviĝas 13, Füzesabony 19 km-ojn for.
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1337 en formo Bodor. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Tarnabod) el la 18-a jarcento, turo alkonstruiĝis en 1789
- skulptaĵo pri Sankta Antonio
- fiŝkaptista lago