Talmudo
Talmudo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Buŝa Torao • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | nekonata valoro | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
| |||||
La Talmudo (hebree תלמוד "instruo", "studo") estas unu el la sanktaj tekstoj de judismo.
Male al la torao ĝi ne estas agnoskata de aliaj religioj. Judismo konsideras ĝin la parola (neskriba) formo de Torao, voĉe transdonita de la revelacio al Moseo ĝis la romia konkero de Jerusalemo. La Talmudo estis skribe fiksita nur post 70, kiam Romio konkeris Jerusalemon kaj detruis la Duan Templon, kaj la judoj timis eblan malaperon de la religiaj tradicioj.
En Eliro 24:12 Dio diris al Moseo, "Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin." Laŭ Maimonido "la ordonojn, kiujn mi skribis" estis la skribita Torao kaj "la instruo" estis tio, kio fariĝos la Talmudo.
La Talmudo konsistas el kolekto de diskutoj inter saĝuloj (haĥamim) kaj majstroj (rabbi) pri la signifoj kaj aplikoj de la skriba Torao kaj esprimiĝas je du niveloj:
- Miŝnah (ripeto) kolektas la diskutojn de la malnovaj majstroj (ĝis la 2-a jarcento)
- Gemarao (kompletigo), ekestinta inter la 2-a kaj 5-a jarcentoj, provizas analizan komenton de miŝnah.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Daf yomi - talmuda instruo hebree, Rabbi Shmuel Navon el Israel Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine