Talamankaj montaraj arbaroj
Talamankaj montaraj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | ||||
Koordinatoj | 9° 30′ 0″ N, 83° 36′ 0″ U (mapo)9.5-83.6Koordinatoj: 9° 30′ 0″ N, 83° 36′ 0″ U (mapo) [ ] | |||
Akvokolektejo | 16 300 km² (1 630 000 ha) [ ] | |||
Areo | 16 300 km² (1 630 000 ha) [ ] | |||
|
||||
Talamankaj montaraj arbaroj | ||||
La talamankaj montaraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la montaroj de Kostariko kaj Panamo. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "talamank- kaj istm-pacifikaj arbaroj".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La talamankaj montaraj arbaroj kovras nekontinuan areon de 16 300 kvadrataj kilometroj en la montara sistemo de Kostariko kaj Panamo, inkluzive de Cordillera de Guanacaste, Cordillera de Tilarán, Cordillera Central, kaj Cordillera de Talamanca, ekde nordokcidenta Kostariko ĝis okcidenta Panamo, kun flankaj montaroj sur Azuero-Duoninsulo. La montaraj arbaroj troviĝas super altitudo de 750 - 1500 metroj, ĝis proksimume 3 000 metroj, kie ili transiras al herbejoj kaj arbustaroj de la Kostarikaj paramoj je la plej altaj pintoj.
La montaraj arbaroj estas ĉirkaŭataj je pli malaltaj altitudoj de malaltaĵaj arbaroj, inkluzive de la istmo-atlantikaj humidaj arbaroj je la atlantika (kariba) deklivo, la istmo-pacifikaj humidaj arbaroj en la sudo, je la pacifika deklivo, kaj la kostarikaj sezone humidaj arbaroj en la nordokcidento.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La arbaroj konsistas el ĉiamverdaj arboj, inkluzive de multaj specioj (genroj Ocotea, Persea, Nectandra, kaj Phoebe de la Lauraceae, kaj du endemiaj kverkoj, Quercus costaricensis kaj Quercus copeyensis).
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La arbaro de Talamanko estas tre riĉa je biodiverseco. Sciencistoj taksas ke inter 3 kaj 4 pocentoj de la monda biodiverseco troviĝas tie ĉi.
En la kostarikaj arbaroj troviĝas 136 mamulaj specioj, en Panamo 84. Tipaj mamuloj estas la jaguaro, la pumo, la tapiro, diversaj cervedoj, formikomanĝuloj kaj pluraj specioj de simioj.
En Kostariko la Talamanka arbaro havas 450 birdospeciojn, en Panamo 225. La plej minacata birdo en la arbaro estas la amerika harpio.
Konservado kaj minacoj
[redakti | redakti fonton]La talamankaj montaraj arbaroj estas unu el la centramerikaj plej sendifektaj ekoregionoj, kvankam speciale la kverkaroj estas forigitaj por paŝtado kaj lignokarbo-farado. Kvardek pocentoj de la ekoregiono estas protektita per naciaj kaj internaciaj parkoj, inkluzive Protektejo La Amistad, Nacia Parko Chirripó, Nacia Parko Braulio Carrillo, Nacia Parko Volcán Poas, Nacia Parko Rincón de la Vieja, kaj la Nubarbaro-Rezervejo de Monteverde.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0167 : Talamankaj montaraj arbaroj (WWF)
- angle Talamankaj montaraj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Talamankaj montaraj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Talamankaj montaraj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Talamankaj montaraj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Talamancan montane forests
- angle Talamank- kaj istm-pacifikaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Donitaĵoj pri Biosfera Rezervejo La Amistad. Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine