Takeometro
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Rapidometro. |
Takeometro estas aparato por mezurado rapida, sed ne preciza. Ĝi estas uzata por la havigo de detaloj kie estas malfacila la uzo de mezurbendo, por vorkoj de konstruinĝenierado kaj similaj.
Laŭ Francisko Azorín takimetro[1] estas Topografia aparato por mezuri distancojn k. angulojn.[2] Li indikas etimologion el la greka takys metron (rapida mezuro). Kaj li aldonas la terminon takimetrio, kiel parto de la topografio, kiu pritraktas uzon de la takimetro.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Azorin konfuzis la terminon takeometro kun takimetro
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 197.
- ↑ Azorín, samloke.