Tabuk (Filipinoj)
Tabuk | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 033 (2020) [ ] | ||
Loĝdenso | 173 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 24′ N, 121° 27′ O (mapo)17.406944444444121.4425Koordinatoj: 17° 24′ N, 121° 27′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 293 m [ ] | ||
Areo | 700,25 km² (70 025 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 08:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tabuk, Kalinga [ ] | |||
Tabuk - tagaloge Lungsod ng Tabuk - estas kvinaklasa komponanta urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en Kordilera Administra Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Kalingo. Tabuk konsistas el 42 distriktoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tabuk kuŝas en la norda parto de la insulo for de la marbordo [1]. Tuguegarao troviĝas 32, Ilagan 58, regiona sidejo Baguio 150, Kezonurbo 313, ĉefurbo Manilo 326, Cebuurbo 839, Puerto Princesa 909, Cagayan de Oro 1061, Dabao 1243, General Santos 1326 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tabuk estis fondita en nekonata jaro kaj en 1918 jam pli ol 4 mil homoj luĝis en la komunumo (tiam dum dominado de Usono). Inter 1942-1945 la japanoj regis. Tabuk ricevis municipan statuson en 1950 kaj en la malfruaj 2000-aj jaroj Tabuk atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil). Fine en 2010 la urbego ricevis komponentan statuson laŭ la filipina klasifikado.
Religio
[redakti | redakti fonton]Tabuk estas anglikana diocezo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tabuk situas laŭ ĉefvojo Tuguegarao-Baguio, krome kuras vojo al suden.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Tabuk estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 1755 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas. La temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Tabuk estas hejmo de du indiĝenaj lingvoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans