Taŭo Bovista
Taŭo Bovista | |
Stelo | |
duopa stelo | |
---|---|
Speco | Blank-flava nana stelo |
Aliaj nomoj | 4 Boötis, GJ 527, HR 5185, BD 18°2782, HD 120136, LTT 14021, GCTP 3144.00, SAO 100706, FK5 507, NSV 6444, HIP 67275, GC 18637, ADS 9025, CCDM 13473 1727 |
Situo | |
Konstelacio | Bovisto |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
13h 47m 15.7s 17° 27' 25" J2000.0 |
Distanco el sunsistemo | 50,84 lumjaroj |
Planedaro | Jes |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 1,4 sunradiusoj |
Maso | 1,30 / 0,4 sunmasoj |
Lumeco | 3,4 sunlumecoj |
Aĝo | 1,3-2,0 miliardoj da jaroj |
Metalenhavo | 210% |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 6340 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F7 V / M2 V |
Absoluta magnitudo | 3,53 / 10,03 |
Videbla magnitudo | 4,50 / 11,0 |
Paralakso | 64,12 ± 0,70 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
-480,34 mas/j 54,18 mas/j |
Radia rapido | -15.6 km/s |
Taŭo Bovista (latine Tau Bootis, mallonge τ Boo) estas duopa stelo kiu situas en la konstelacio Bovisto, proksimume 51 lumjarojn de la sunsistemo. Ĝi konsistas el du steloj, Taŭo Bovista A kaj Taŭo Bovista B. Okaze de sennuba vetero kaj foresto de la Luno, la ĉefstelo videblas ankaŭ nudokule en la nokta tera ĉielo.
Komponantoj de la sistemo
[redakti | redakti fonton]Taŭo Bovista A
[redakti | redakti fonton]Taŭo Bovista A estas blank-flava nana stelo (spektra klaso F7 V) posedanta videblan magnitudon 4. Ĝia maso superas tiun de la Suno je 20%, kaj pro tio la stelo estas pli hela kaj pli varma. Ĝia radiuso egalas 1,9 sunradiusojn, kaj ĝi onitakse aĝas 1,3 milionojn da jaroj. Pro ĝia pli granda maso rilate al Suno, ĝia vivo estos iom malpli longa: nur 6 miliardojn da jaroj.
Ne estas pruvite, ke temas pri varianta stelo, kvankam kelkaj katalogistoj inkluzivas ĝin en listoj de suspektaj variantaj steloj.
Taŭo Bovista B
[redakti | redakti fonton]Taŭo Bovista B estas malhela ruĝa nana stelo (spektra klaso M2 V). Ĝi orbitas ĉirkaŭ la ĉefstelo je distanco je 240 astronomiaj unuoj. Ĝia periodo estas pli ol jarmilo.
Planeda sistemo
[redakti | redakti fonton]En 1996 oni malkovris planedon orbitantan ĉirkaŭ Taŭo Bovista A: ĝi ricevis la nomon Taŭo Bovista Ab. La planedo posedas mason kvaroblan ol tiu de Jupitero, kaj la radiuso de la orbito estas rimarkinde malgranda - nur 0,0481 astronomiaj unuoj.
Oni supozas pri la ekzisto de kroma planedo, pli ekstera, ĉirkaŭ Taŭo Bovista A; tamen, nuntempe ĝia ekzisto ne estas pruvita.
La planedon kaj la ĉefstelon karakterizas aparta rotacio; ŝajnas, fakte, ke la stelo spertas ligitan rotacion rilate al la planedo, kaj ne sendependan, kiel kutime okazas.[1]
Objekto | Maso | Granda duonakso (AU) |
Orbita periodo (tagoj) |
Discentreco | Malkovrita je |
---|---|---|---|---|---|
b | >4,13 MJ | 0,0481 | 3,312463 ± 0,000014 | 0,023 ± 0,015 | 1996 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Butler et al. (1997). “Three New 51 Pegasi Type Planets”, The Astrophysical Journal 474, p. L115–L118.
Arkivigite je 2000-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- SIMBAD component A entry (angle)
- SIMBAD component B entry (angle)
- The Extrasolar Planets Encyclopaedia entry Arkivigite je 2006-10-03 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Extrasolar Visions entry (angle)
- Tau Boötis 2 at SolStation.com. (angle)
|