Saltu al enhavo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TJO)
Ĉi tiu artikolo temas pri la Esperanto-asocio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Tejo.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
emblemo
Emblemo de TEJO
esperanto-organizaĵo
junulara asocio
ne-registara organizaĵo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1938 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Roterdamo, Nederlando
Tipo Asocio
Estr(ar)o Michal Matúšov (ekoficinte en septembro 2024)
Lingvoj

Esperantovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo vereniging
vdr

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj kaj ĝenerala amuziĝo, kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO organizas ankaŭ kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.

UEA, kies sekcio estas TEJO, eldonas la revuon Kontakto kun la movada rubriko TEJO tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.

TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj, kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

Jam antaŭ TJO/TEJO ekzistis iniciativoj de internacia Esperanto-organizaĵo por junuloj. En la 1920-aj jaroj ekzistis Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio (TEJA), ekde 1920 kun la organo Esperantista Junularo (ekde 1927 nomita Esperanto-Junularo), kaj ekde 1933 kun la organo Juna Esperantisto.

TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, la geedzoj Elisabeth van Veenendaal kaj Cornelis Josinus van Veenendaal, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la unua Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En 1939 okazis dua kunveno, en la belga urbeto Tervuren (apud Bruselo). Tiam TJO jam havis pli ol 800 membrojn en 20 landoj.[1]

Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la Dua Mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947.

Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de junuloj – de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pieter Krijt el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952.

En la jaro 1956 TEJO iĝis junulara sekcio de UEA. En 1971 la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA.

En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon – TEJO organizis sian unuan kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun Kontakto, kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Servo.

Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo. Aldone al eldoni novaĵleteron cele eksterajn organizojn, ĝi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri socia-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio.

TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda paŝo en la evoluo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.

En la 1980-aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elisabeth Schwarzer kaj Martin Haase provoke proponis al la komitato planon kiu esence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen vekis la fortan kontraŭstaron de Jan Koszmaluk kaj Dietrich Michael Weidmann, kiuj je la kulmino de la krizo fariĝis prezidanto respektive ĝenerala sekretario, kaj la propono estis klare malakceptita. La ĉefevento de la 1980-aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun (43-a IJK en Krakovo, Pollando, 1987).

La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en 1995 la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo Bonn (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en Roterdamo; kaj la organizo pli engaĝiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Dum la 21a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Dum la komitatkunsido dum JES, je la 31-a decembro 2017, la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar subite demisiis.[2] Tiu okazis post propono ke TEJO pagu lin por translokiĝi al Roterdamo kaj prizorgi la volontulojn. En la demisia letero, li diris ke li demisiis pro "personaj kialoj".[3]

Estis malkontentoj dum 2018, pri la risko de konflikto de intereso rilate al Francesco Maurelli kiu estis samtempe vicprezidanto de TEJO kaj direktoro de Kosmo, privata firmao kiu ricevas monon de TEJO.[4]

Dum la komitatkunsido dum JES, je la 31-a decembro 2018, la komitato voĉdonis por eksigi la estraranon Arturo Crespo. Ĉar li rifuzis klarigi kiel li planos elspezi la merkatikan buĝeton, konfesis ke li ignoris mesaĝojn de aliaj estraranoj kaj havis malaltan lingvonivelon, la komitatanoj opiniis ke li ne kompetentis por la rolo.[5] Dum 2019, la estraro suferis problemon ĉar duono de la estraro ne estis aktiva. Tri estraranoj demisiis kaj eĉ la prezidanto agnoskis ke ŝi ne estis aktiva dum kelkaj monatoj pro la malsaneco de sia patro.[6]

Strukturo

[redakti | redakti fonton]

TEJO havas estraron, komitaton kaj komisionojn :

Diagramo: la strukturo de TEJO
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estraro de TEJO.

La estraro de TEJO konsistas el prezidanto, ĝenerala sekretario, kasisto kaj eventuale 2 ĝis 6 aliaj estraranoj. La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ĝi interalie plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi raporton, proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn, nomumas komisiitojn kaj redaktorojn de siaj eldonaĵoj, okupiĝas pri IJK kaj pri rilatoj kun aliaj organizoj.

La nuna Estraro de TEJO, elektita en somero 2024 por la oficperiodo 2024-2025 estas:

Statistiko pri la individuaj membroj de TEJO inter 1994 kaj 2021 laŭ diversaj kategorioj (el Libera Folio)[7] La aĝlimo de TEJO estis altigita de 25 al 30 en 1990 kaj al 35 en 2017

La komitato konsistas el la estraranoj, komitatanoj A, B, C kaj Ĉ. Komitatanoj A reprezentas la landajn kaj fakajn sekciojn de TEJO kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn kaj estas elektitaj de ili. La sola komitatano C reprezentas la grupiĝon Junaj Amikoj de Esperanto. Komitatanoj Ĉ estas elektitaj de la komitatanoj A kaj B. La komitato estas la ĉefa decida instanco de TEJO. Ĝi interalie difinas la agadon de la estraro kaj de TEJO ĝenerale, elektas la estraron, aprobas buĝeton kaj ekzamenas financojn, kaj decidas pri akcepto de landaj kaj fakaj sekcioj. Nuntempe estas 43 komitatanoj, krom la estraranoj.

Komisionoj

[redakti | redakti fonton]

Komisionoj estas laborgrupoj kiuj okupiĝas pri la diversaj agadkampoj de TEJO. Ili estas starigitaj de la estraro. Ĉiu estrarano respondecas pri unu aŭ pluraj komisionoj, kaj ĉiu komisiono krome havas komisiiton. Ĉiu membro de TEJO rajtas aktiviĝi en komisiono, kaj la komitatanoj devas aktivi en almenaŭ unu komisiono. Nuntempe estas 8 komisionoj kaj 10 interesgrupoj:

  • Aktivula Trejnado
  • Eksteraj Rilatoj
  • Informado
  • Kongresoj
  • Landa kaj Faka Agado
  • Merkatiko
  • Talento
  • Transnaciaj Projektoj
La kvanto da individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO[8]

Interesgrupoj

[redakti | redakti fonton]
  • Adoleska Agado
  • Edukado
  • Genra Egaleco
  • Juro
  • Kulturo
  • Moviĝebloj
  • Scienco
  • Teknologio
  • Pasporta Servo
  • Universitata Agado

TEJO havas landajn kaj fakajn sekciojn. Fakaj sekcioj celas kunigi junajn Esperantistojn kiuj interesiĝas pri sama fako. Estas nuntempe 43 landaj sekcioj kaj 2 fakaj sekcioj, BEMI kaj EUROKKA.

Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj volontulo(j)n kiuj laboras ĉe la Centra Oficejo.

La titolon Honora Prezidanto TEJO donas al eksaj prezidantoj kiuj grave kontribuis al la Asocio. Honoraj prezidantoj de UEA estis personoj, kiuj krom fari gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, havis eksterordinarajn meritojn por TEJO.

Elekta sistemo

[redakti | redakti fonton]

La estraro de TEJO estas elektita de la komitato ĉiujare, ĉe la komitata jarkunveno dum IJK. Samtempe la komitato starigas Elektan Komisionon kiu zorgas pri tio, trovi kaj proponi taŭgajn kandidatojn al la komitato por la sekvonta estraro. La komitatanoj estas elektitaj en ĉiu para jaro – komitatanoj A de landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B de individuaj membroj, kaj komitatanoj C de komitatanoj A kaj B. La estraro elektas komisiitojn kaj redaktorojn de eldonaĵoj.

Rilatoj kun aliaj organizoj

[redakti | redakti fonton]

Esperantaj organizoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel junulara sekcio de UEA, TEJO finance dependas de ĝi kaj konstante kunlaboras kun ĝi. Jura sendependo estas priparolata ekde la 100-a UK, somere 2015[9], kaj fine en 2017 atingita. TEJO havas observanton ĉe UEA, kaj same UEA havas observanton ĉe TEJO. Observanto rajtas ĉeesti ĉiun estrarkunsidon de la alia organizo, kaj ricevas ĉiujn ĝiajn estrarajn labordokumentojn. TEJO ankaŭ havas reprezentanto(j)n ĉe la Komitato de UEA.

TEJO ankaŭ kunlaboras kun ILEI, E@I, Muzaiko, kaj ĝiaj fakaj sekcioj BEMI kaj EUROKKA.

Ne-Esperantaj organizoj

[redakti | redakti fonton]

TEJO rilatas kun pluraj organizoj, instancoj kaj organizaroj ekster Esperantujo, ekzemple:

La Juna Vivo estis historia nigre-blanke presita esperantlingva bulteno, kiu subtitoliĝis "monata organo por la junularo kaj komencantoj". Ĝi aperis almenaŭ de 1935 ĝis 1940 monate en Nederlando (en 1935 ekzemple en eldonkvanto de 7000 ekzempleroj), tiam estis interrompo pro la Dua Mondmilito atinginta ankaŭ Nederlandon, kaj de 1949 ĝis almenaŭ 1956 ĝi denove regule aperis, tiam kiel organo de TEJO.

Ekhistorio

[redakti | redakti fonton]

Ed Borsboom en sia artikolo De TJO al TEJO al TONKIN,[10] havigas interesan trarigardon al la ekhistorio de la junularaj kongresoj kaj organizoj de junaj esperantistoj. La komenco estis la revuo "La Juna Vivo" eldonita de Elisabeth van Veenendaal-Bouwes el 1934 cele ĉefe al geknaboj. En 1938 ŝi organizis la unuan IJK en Groet (Nederlando) por 100 knaboj kaj 100 knabinoj ĉefe el Nederlando, sed ankaŭ el Britio, Belgio kaj Francio, ne el Germanio kie naziismo malhelpis la esperantan agadon; en la lasta tago oni fondis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) ĉefe fare de instruistoj cele al infanoj. En 1939 al Tervuren (Belgio) venis novuloj ĝis 350 partoprenantoj. La Dua Mondmilito interrompis tiun disvolvigon. En 1947 la kongreso okazis en Ipswich (Britio) por 200 personoj, jam ne ne tiom infanaj lernantoj, sed junuloj, foje sole vojaĝantaj, inter kiuj finfine germanoj; en tiu kongreso partoprenis George Soros. Por 1948 estis planita kongresumi en Ĉeĥoslovakio, sed pro politikaj malfacilaĵoj kaj enpovigo de komunistoj en Prago, la organizantoj devis rezigni kaj finfine Groet, dek jarojn poste, reestis kongresloko por 285 partoprenantoj, ĉefe el Nederlando kaj Britio, kaj denove kelkaj germanoj. En 1949 kongresloko estis Versajlo (Francio) por 200 junuloj, sed ne belgoj kaj ja germanoj. Tio estas ripetita trajto de junularaj kongresoj: grupaj malaperoj kaj aperoj de landogrupoj. En 1950 kongreso okazis en Konstanz (Germanio) kun logika abundo de germanoj, kaj ŝajne kelkaj eksterleĝe el la orienta parto. Germanoj ja bezonis plibonigon de internaciaj rilatoj post la tragedio de la milito. En 1951 en Haarlem partoprenis 280 junuloj el 12 landoj; tie oni decidis disigi la gazeton en du: unu "por komencantaj infanoj" kaj alia por "membroj de TJO". Tiuj estis 731, ĉefe nederlandanoj, duarange britoj kaj triarange germanoj. Kontakto kun UEA kreskis helpe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. En 1952 la 8-a IJK okazis en Ry (Danio) por 108 partoprenantoj; tiam oni decidis aldoni la vorton "esperantista" por la nomo de la organizo Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). En 1953 la kongreso okazis en Wörgl (Aŭstrio) kun organizaj problemoj kaj nur 80 personoj, el kiuj nur 16 en la jarkunveno. En 1954 en Hilversum (Nederlando) partoprenis 89 personoj, ĉefe germanoj, kaj almenaŭ unu el orienta parto. Partoprenis ankaŭ kelkaj postaj gravaj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Ed Borsboom. En 1955 la IJK veturis por la unua fojo al suda Eŭropo, nome al l'Aquila (Italio) por 249 personoj, ĉefe italoj kiuj partoprenis nek antaŭe nek poste. En 1956 la kongreso okazis en Büsum (Germanio) por 250 personoj, pli ol duono germanoj, kaj 24 el DDR, por la lasta fojo en okcidentaj landoj dum jardekoj; post tio, en la UK-o en Kopenhago TEJO kun 614 membroj iĝis junulara sekcio de la monda asocio. En 1957 nur 30 personoj partoprenis en Villeneuve-lès-Avignon (suda Francio); tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis Carlo Minnaja. En 1958 en Hamburgo (Germanio) inter 126 kongresanoj partoprenis jam Humphrey Tonkin.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Raporto de "Tutmonda Junular-Organizo" de la 18a de Aŭg. 1938a–30a de Junio 1939a, en: La Juna Vivo, julio 1939 (el Retarkivo 2007), paĝo 9.
  2. Demisiis la prezidanto de TEJO - Libera Folio 31a decembro 2017
  3. Letero de la prezidanto tejo.org 2a januaro 2018
  4. TEJO ne havas informojn pri siaj financoj - Libera Folio 14a aŭgusto 2018
  5. La komitato de TEJO eksigis estraranon - Libera Folio 31a decembro 2018
  6. Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas - Libera Folio 11a de majo 2019
  7. TEJO kreskas, UEA stagnas - Libera Folio, 19a marto 2022
  8. TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019 - Libera Folio 23a marto 2020
  9. “Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, Michael Boris Mandirola, en Esperanto, feb. 2016, p. 29
  10. Ed Borsboom, De TJO al TEJO al TONKIN, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 507-513.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]