Tünde Handó
Tünde Handó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1962 (62-jaraĝa) en Salgótarján |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1986) |
Familio | |
Edz(in)o | József Szájer (1983–) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | juĝisto juristo |
Tünde Handó [tunde handO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Handó Tünde estas hungara juĝisto, altlerneja instruisto, unua prezidanto de la tutlanda juĝa oficejo, membro de Konstitucia juĝejo. Ŝia edzo estas József Szájer.
Tünde Handó[1] naskiĝis la 1-an de majo 1962 en Salgótarján.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tünde Handó akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Post siaj studoj ŝi eklaboris en la ĉefurba juĝejo pri laboraj aferoj. En 1991 ŝi atingis la rangon plenrajta juĝisto, en 1999 ŝi iĝis gvidanto de la juĝejo pri laboraj aferoj. Same ekde 1999 ŝi ekinstruis en la menciita universitato. En 2011 ŝi estis nomumita prezidanto de la tutlanda juĝa oficejo. Tiu faris grandajn bruojn inter la opozicio, ja li ligiĝas pro la geedziĝa kontakto al Fidesz. En 2019 ŝi iĝis membro de la Konstitucia juĝejo. Ŝi edziniĝis dum la studentaj jaroj en 1983 kaj naskis filinon en 1987.