Szvetiszláv Sasics
Szvetiszláv Sasics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1948 (76-jaraĝa) en Sátoraljaújhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto universitata instruisto |
Szvetiszláv Sasics [svetislAv ŝaŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sasics Szvetiszláv estis hungara moderna pentatlonisto, olimpiano, mondĉampiono, altlerneja instruisto.
Szvetiszláv Sasics[1][2] naskiĝis la 19-an de januaro 1948 en Sátoraljaújhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Szvetiszláv Sasics maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto. Li akiris trejnistan diplomon en 1977, pedagogian diplomon en 1981 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1980 li instruis akrobatikon, rajdadon kaj skermadon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Li pensiuliĝis en 2008.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Szvetiszláv Sasics provis plurajn sportojn en Budapeŝto, poste li estis moderna pentatlonisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dufoje en 1976 kaj 1978 teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1973. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1975 teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1980.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- rezultoj kun foto
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM155546 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm2597311/ usona filma datenaro