Szilvásvárad
Szilvásvárad | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3348 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 376 (2024) [ ] | ||||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 6′ N, 20° 23′ O (mapo)48.10420.387Koordinatoj: 48° 6′ N, 20° 23′ O (mapo) [ ] | ||||
Areo | 37,82 km² (3 782 ha) [ ] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szilvásvárad [ ] | |||||
Szilvásvárad [silvAŝvArad] estas ŝatata feriejo kaj vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, Distrikto Bélapátfalva. La loknomo proksimume signifas: pruna-fortikaĵo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 38 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1036/20.3903
- Alto super marnivelo: 345 m
- Loĝantaro: 1920
- Poŝtkodo: 3348
- Telefonprefikso: 36
Szilvásvárad situas sur malebenaĵo, ĉe piedoj de Bükk, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Füzesabony-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 8, Borsodnádasd 13, Ózd 19, Eger 28 km-ojn.
En groto apud la vilaĝo oni trovis restaĵojn el la neolitiko. En la ferepoko jazigoj loĝadis tie, poste alvenis slavoj (ili konstruis terfortikaĵon), avaroj, kaj fine hungaroj. La unua mencio devenis en formo Wárad. Precipe en la 18-a jarcento en valo nomata Szalajka (salajka) farejoj pri ceramikaĵo, briko, vitro kaj fero ekfunkciis. En 1908 ŝtonominejo, etfervojo kaj kalkofarejo kreskigis la industriaĵojn. En 1948 ili ŝtatiĝis kaj ĉesis funkcii. En la proksimeco fama ĉevalobredejo komencis funkcii ekde 1952. Oni aranĝas diversajn ĉevalkonkursojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana kirko (Szilvásvárad)
- katolika kapelo de 1924
- kastelo de Pallavicini
- akvofalo nomata "Vualo"
- Nacia parko nomata Bükk
- groto nomata Istállóskő
- elvidejo nomata Kalapat
- subĉiela arbara muzeo pri malnovaj industriaĵoj de 1974
- stadiono kaj muzeo pri ĉevaloj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szilvásvárad naskiĝis pentristo István Nagy B..
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino en Germanio
Komunumoj pri szilvás (= pruna) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Szilvás | Szilvásapáti |
Szilváshely | Szilvásszentmárton |
Szilvásújfalu | Szilvásvárad |
Tasnádszilvás |