Saltu al enhavo

Susan B. Anthony

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susan B. Anthony
Persona informo
Naskonomo Susan Anthony
Naskiĝo 15-an de februaro 1820 (1820-02-15)
en Adams
Morto 13-an de marto 1906 (1906-03-13) (86-jaraĝa)
en Roĉestro
Mortokialo Kora malsufiĉo kaj pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo de Monto-Espero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Susan B. Anthony
Familio
Patro Daniel Anthony (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Lucy Read (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Daniel Read Anthony (en) Traduki, Mary Stafford Anthony (en) Traduki kaj Jacob Merritt Anthony (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj
aktivisto de civilaj rajtoj
feministo
verkisto
homrajta aktivulo
aktivulo kontraŭ sklaveco
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Portreto de Susan B. Anthony kiu estis uzata en History of Woman Suffrage

Susan Brownell Anthony (la 15-an de februaro 1820 - la 13-an de marto 1906) estis usona socialreformanto kaj feministo kiu ludis centran rolon en la balotrajta virinmovado.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskita en kvakera familio devige engaĝiĝinta en socia egaleco, ŝi kolektis kontraŭ-sklavecajn peticiojn jam en la aĝo de 17. En 1856, ŝi iĝis la novjorkia agento por la American Anti-Slavery Society.

En 1851, ŝi renkontis Elizabeth Cady Stanton, kiu iĝis ŝia dumviva kunlaboranto en socialreformaj agadoj, ĉefe en la kampo de la rajtoj de virinoj. En 1852, ili fondis la novjorkian virinan Asocion Kontraŭalkohola post kiam Anthony ricevis malpermeson paroladi ĉe modereca konferenco (kontraŭalkohola) ĉar ŝi estas virino. En 1863, ili fondis la Women's Loyal National League (La Lojala Nacia Ligo de Virinoj), kiu faris la plej grandan peticiiniciaton en la historio de la nacio ĝis tiam, kolektante preskaŭ 400,000 subskribojn en subteno de la forigo de sklaveco. En 1866, ili iniciatis la American Equal Rights Association, kiu kampanjis por egalrajtigoj por kaj virinoj kaj afrik-usonanoj. En 1868, ili komencis eldonadon de la virinrajta gazeto titolita The Revolution (La Revolucio). En 1869, ili fondis la National Woman Suffrage Association (Nacia Virinbalotrajta Asocio) kiel parto de disigo en la movado de la virinoj. En 1890 la disigo estis formale resanigita kiam ilia organizo kunfandiĝis kun la ĝistiama rivalo American Woman Suffrage Association por formi la National American Woman Suffrage Association (Nacia Usona Virinbalotrajta Asocio), kun Anthony kiel sia ŝlosila forto. En 1876, Anthony kaj Stanton komencis labori kun Matilda Joslyn Gage pri tio kio poste kreskis en la ses-voluma History of Woman Suffrage (Historio de Virina Balotrajto). La interesoj de Anthony kaj Stanton diverĝis iom en pli postaj jaroj, sed ambaŭ restis proksimaj amikoj.

En 1872, Anthony estis arestita por voĉdonado en ŝia hejmurbo de Roĉestro, kaj kondamnita en vaste diskonigita jurprocezo. Kvankam ŝi rifuzis pagi la monpunon, la aŭtoritatoj malakceptis preni plian agon. En 1878, Anthony kaj Stanton aranĝis ke la Kongreso prezentu amendon donantan al virinoj la rajton voĉdoni. Populare konata kiel la Anthony Amendment, ĝi iĝis la Nineteenth Amendment to the U.S. Constitution (Deknaŭa Amendo al la Usona Konstitucio) en 1920.

Anthony vojaĝis grandskale en subteno de virina balotrajto, farante nekredeble 75 ĝis 100 paroladojn jare kaj laborante pri multaj ŝtatkampanjoj. Ŝi laboris internacie por la rajtoj de virinoj, ludante ŝlosilan rolon en kreado de la Internacia Konsilio de Ulinoj, kiu daŭre estas aktiva. Ŝi ankaŭ helpis organizi la World's Congress of Representative Women ĉe la Monda Kolumba Ekspozicio en Ĉikago en 1893.

Kiam ŝi unue komencis kampanji por la rajtoj de virinoj, Anthony estis severe ridindigita kaj akuzita provi detrui la institucion de geedzeco. La publika percepto pri ŝi ŝanĝiĝis radikale dum ŝia vivdaŭro, aliflanke. Ŝia 80-a naskiĝtago estis festata en la Blanka Domo ĉe la invito de la prezidanto William McKinley. Ŝi iĝis la unua nefikcia virino kiu estis prezentita sur usona monero kiam ŝia portreto aperis sur la unudolara monero de 1979.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Unuarangaj fontoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]